Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La A-gradaj normoj de infanaj vestoj estos aplikitaj en Ĉinio
2012-07-23


Vestoj por infanoj vendataj en magazeno 

 

    En la 22-a de julio la ĉina departemento de tekstila industrio deklaris, ke de la unua tago de aŭgusto Ĉinio oficiale aplikos la A-gradajn normojn de la infanaj vestoj. La tuta nomo de la novaj normoj estas "Teknikaj Normoj pri la Ĝenerala Sekureco de la Tekstilaj Produktaĵoj en Ĉinio". La normoj preskribis, ke la produktitaj vestoj devos esti klasifikitaj en tri gradoj: A, B kaj C, laŭ la enteno de kemiaĵoj, kiuj estis permesitaj en la produktaĵoj, kaj la A-gradaj produktaĵoj havas plej malgrandan kemian entenon kaj povas esti uzataj por la infanoj.

 

    La novaj normoj ŝanĝis la difiniton de la porinfanaj produktaĵoj de "Tekstilaj produktaĵoj por la infanetoj en kaj sub la aĝo de 24 monatoj" al "36 monatoj". Tio signifas, ke la vestoj por la infanoj en la aĝo de mal pli ol tri jaroj aŭ en la aĝo de tri jaroj devas esti faritaj el la produktoj de A-grado. Samtempe la produktistoj devas marki sur la uz-instrukcioj la vortojn "Por Infanoj". Alie, oni ne permesos la produktadon, vendadon aŭ importadon de la sennormalaj produktaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng