2012-07-23
 Elementa Lernejo de la Ĉina-Konga Amikeco |
|
 Flag-hisa ceremonio en la lernejo |
|
 Tibet-naciaj lernantoj en klasĉambro |
La 22an de julio en la gubernio Chindu de la Yushu-a Tibeta Subprovinco, Qinghai, Ĉinio, okazis ceremonio de la finkonstruo de la Elementa Lernejo de la Ĉina-Konga Amikeco, konstruita kun la helpo de la Respubliko de Kongo.
La 14an de aprilo 2010 en Yushu, Qinghai, okazis 7.1-magnituda tertremo, kiu kaŭzis gravan perdon al la loko.
En februaro 2011 la Respubliko de Kongo donacis al la trafita regiono 16 milionojn da juanoj por la konstruo de Elementa Lernejo de la Ĉina-Konga Amikeco sur la originala loko de la detruita Wenle-a Elementa Lernejo. La nova lernejo okupas 42625 kvadratajn metrojn, kvaroble pli granda ol la antaŭa Wenle-a Elementa Lernejo, kaj la areo de la lernodomo kaj tiu de la loĝdomo sepoble pli grandaj ol la antaŭaj. La lernejo konsistas el modernaj lernodomo, laboratoria domo, kafeterio, loĝdomoj por lernantoj kaj instruistoj, norma basketbalejo, kaj sportejo kun kurejo el plasta cemento, kaj povas enteni 240 lernantojn. La lernejo estos ekuzata en septembro de tiu ĉi jaro.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|