Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
3D-versio de la filmo Titanic en Ĉinio
2012-07-23

de ZHANG SHUANG

 

    Okaze de la 100-a datreveno de drono de la Reĝa Poŝta Vaporŝipo Titanic, la 3D-versio de la filmo Titanic estis projekcita en Ĉinio de la 10-a de aprilo. Nur en la unuaj 24 horoj post la projekciiĝo, la filmo vendis biletojn en valoro de 73 milionoj da juanoj (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro). Kompare kun 4.75 milionoj da usonaj dolaroj gajnitaj de la unuataga projekciado en norda Ameriko tiutempe, James Cameron diris kun emocio en la 12-a de aprilo: "Ni gajnis pli ol 20 milionojn da usonaj dolaroj en Ĉinio en 2 tagoj."

 

    Laŭ la plano oni ĉesigus la projekciadon de la filmo en la 10-a de majo, sed la merkata bezono tion prokrastis al la 24-a de majo. Sekve, la projekciado de tiu ĉi filmo daŭris ĝis la 24-a horo de la 3-a de junio. Laŭ la statistiko farita en la 4-a de junio, la bileta gajno de la filmo en tiu ĉi tago atingis ĉ. 980 milionojn da juanoj. Kaj por rompi la rekordon de bileta gajno je miliardo da juanoj, oni ankoraŭfoje plilongigis la projekcian daŭron de la 3D-versio de la filmo Titanic. Kaj la projekciado de la lasta finfine metis sian punkton en la 10-a de junio.

 

    La 3D-versio de la filmo Titanic estis projekciita en Ĉinio dum 2 monatoj, kaj la bileta gajno en Ĉinio superis 150 milionojn da usonaj dolaroj, tio konsistigas 40% de la totala bileta gajno de la filmo en la tuta mondo kaj okupis la unuan lokon tutmonde. Tamen, en Usono mem la filmo gajnis nur pli ol 50 milionojn da usonaj dolaroj, kiuj estas nur 1/3 de la gajno en Ĉinio.

 


Afiŝo de la 3D-versio de la filmo Titanic 

 

    Cetere, la 2D-versio de la filmo Titanic projekciita en la jaro 1998 gajnis en Ĉinio 360 milionojn da juanoj. La totala bileta gajno de la filmo Titanic en Ĉinio superis 1.3 miliardojn da juanoj. Tio estas la unua fojo por usona filmo, kies bileta gajno en Ĉinio okupas la unuan lokon dum samtempa projekciado en la tuta mondo. 

 

    Sukceso ŝuldita al belaj rakontoj

 

    Dank' al la 3D-versio de la filmo Titanic, reprosperiĝis la filma merkato de Ĉinio longtempe restanta en depresio post la Nova Jaro kaj vekis varman ondon en kinejoj, simile al la projekciado de la filmo Transformers 3 War of Cybertron en la pasinta somero. La lasta gajnis la duan lokon laŭ la voloro de venditaj biletoj en Ĉinio post la Norda Ameriko. Dum la 3D-versio de la filmo Titanic -- la unuan lokon en Ĉinio.

 

    La filmoj deHolivudo estas faritaj ĉiam laŭ la jena principo "Belaj rakontoj estas la unuaj". Robert McKee, majstro de filmo-verkisto, diris, ke Ĉinio estas granda lando de filmoj. Ĝia popolo ne nur lertas en verkado de rakontoj, sed ankaŭ havas manion por tio pli fortan ol hindoj kaj japanoj. James Cameron, verkisto kaj reĝisoro de la filmo Titanic, estas majstro de rakonto-verkado, la de li faritaj filmoj Avatar, True Lies kaj The Terminator ĉiuj estas vaste ŝatataj. Ĝuste pro la rakonto pri la viv-morta amo inter tiu ĉi malriĉa junulo kaj la filino de riĉulo en katastrofo, la filmo Titanic ricevis 11 Oskar-premiojn de la 70-a Ceremonio de Oskaro.

 

    En la historio multaj filmoj estis refilmitaj pro siaj rakontoj tre belaj, ekz., The Maltese Falcon, Swimming Pool,Lolita kaj tiel plu. Sed estas la unua fojo en la mondo por kompleta kopiado teknike, same kiel la 3D-versio de la filmo Titanic. Tute kiel alilandaj filmo-fanoj, ankaŭ la ĉinaj emas rigardi la filmojn kun brilaj rakontoj, sed ili havas alian karakteron, t. e. ripete rigardadi bonajn filmojn.

 

    La kopiado de la 3D-versio de la filmo Titanic kostis multajn tempon kaj laborfortojn. James Cameron diris: "Ni elspezis 14 monatojn kaj invitis pli ol 300 desegnistojn revizii sur komputiloj por pentri ĉiujn rolulojn kaj aldoni al ili profundecon kaj dimension je ĉiu kadro."

 

    Malgraŭ ĉio tio, la filmo-fanoj plejparte opinias, ke James Cameron ne povas sin rivali per sia 3D-versio de la filmo Titanic kun sia Avatar. La 3D-versio sendube havas elementojn plej modajn, sed la 3D-versio de la filmo Titanic allogas al si tiel multajn ĉinajn rigardantojn fakte ne per tio, sed per sia bela rakonto klasika.

 

    La ĉina kina merkato iras al maturiĝo

 


En kinejo de Ĉinio 

 

    La 3D-versio de la filmo Titanic estis ne tiel vaste ŝatata en aliaj landoj, kiel en Ĉinio. Ekde la komenco de majo multaj landoj ĉesigis la projekciadon en anticipo pro depresio de la kinejoj. Kaj eĉ en Usono la nombro de la kinejoj kiuj projekciis la 3D-version de la filmo Titanic estis reduktita de 2626 al 70. 

 

    En aprilo de 1998 la filmo Titanic estis projekciita por la unua fojo sur la ĉeftero de Ĉinio. Tiam la ĉina merkato por enkondukitaj fremdlandaj filmoj estis en malprospero. La projekciado de la filmo Titanic reprosperigis la kinan merkaton de Ĉinio, kaj ludis pioniran rolon en la varma projekciado de la 3D-versio de la filmo Titanic 14 jarojn poste. Tio montris ke la ĉina kina merkato iras al maturiĝo, kaj por ĉinaj spektantoj estis la unua fojo atesti la plej novan fluon de mondaj filmoj, post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949.

 

    Ĉina vicprezidanto Xi Jinping subskribis kun Usono la strategian kunlaboran interkonsenton de la du landoj pri pluapaŝa malfermo de la ĉina kina merkato al la usona dum sia vizito al Usono en februaro de 2012. Post tio grandaj filmoj de la Norda Ameriko rekte eniras en Ĉinion, tio alportis ne nur defion al ĉinlingvaj filmoj, sed ankaŭ gigantajn profitojn al la ĉina kina merkato. Kaj la 3D-versio de la filmo Titanic venis al Ĉinio ĝuste en tiu ĉi tempo. Rupert Murdoch aperigis sur Twitter sian gratulan mesaĝon pro la projekcio de la 3D-versio de la filmo Titanic, dirante, ke la bileta gajno de la filmo en Ĉinio okupas la unuan lokon antaŭ la Norda Ameriko, tio montras ke la ĉina kina merkato rapide kreskas. Sekve de la 3D-versio de la filmo Titanic, alvenis la filmo The Avengerskaj aliaj grandaj filmoj el la Norda Ameriko. Pro tio la ĉina kina merkato estas traktata de Hollywood kun admiro.

 

    Filmaj biletoj multe kostas en Ĉinio

 

    En Usono la averaĝa prezo de filma bileto estas malpli ol dek usonaj dolaroj, sed en Ĉinio la filma bileto kostas 40-120 juanojn. Por solvi problemojn koncernajn al la filmo kadre de la Monda Komerca Organizo,Ĉinio kaj Usono atingis la komunan konon en la memorando subskribita en la kuranta jaro, ke Usono altigu la dividan procenton de la bileta gajno de 13% al 25%, tio signifas, ke ne eblas al la ĉinaj filmo-fanoj ĝui malaltigon de la prezo de usonaj filmoj.

 

    “Esploro pri la ĉina filmo-industrio 2010-2011” montras, ke la prezo de kina bileto en Ĉinio estas 8.5-oble pli kara ol tiu en Usono laŭ la pocento de la averaĝa prezo de la kina bileto en la monata salajro. Tio aludas, ke la nombro de filmo-rigardantoj / fojoj de Ĉinio estas malpli granda ol tiu de Usono laŭ la bileta gajno de la sama filmo.

 

    “Kvankam la filmo ne estas necesaĵo de la vivo, tamen ĝi ne devas esti luksaĵo." Ses membroj de ĈPPIK proponis en ĉi-jara sesio malaltigon de la prezo de la kinaj biletoj.

 


Kovrilo de la 3D+2D-versioj de la filmo Titanic 

 

    La bileta gajno de la 3D-versio de la filmo Titanic en Ĉinio okupas 40% de ĝia totala bileta gajno en la tuta mondo. Vere mirinda estas la entuziasmo de la ĉinaj filmo-rigardantoj en konsumado por kinejoj. 

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng