2012-07-24
 Gazetara konferenco de almozodona ekspozicio ĉe la Flava Rivero, Ningxia |
|
 Dou Yupei, vicministro pri civilaj aferoj, respondas demandon de ĵurnalisto. |
|
 Liu Hui, vicprezidanto de la popola registaro de la Ningxia-a Huj-Nacia Aŭtonoma Regiono, konigas la ekspozicion. |
Matene de la 23a de julio en Pekino okazis gazetara konferenco pri la Almozdona Ekspozicio de la Flava Rivero, Ningxia, Ĉinio 2012. Oni anoncis en la konferenco, ke la almozdona ekspozicio, kunaranĝita de la Ĉina Ministerio de Civilaj Aferoj kaj la registaro de la Ningxia-a Huj-Nacia Aŭtonoma Regiono, okazos de la 26a ĝis la 28a de aŭgusto en Yinchuan, ĉefurbo de Ningxia en okcidenta Ĉinio. Ĝi estas refoja ŝtatnivela, ampleksa almozdona ekspozicio post la unua interŝanĝa ekspozicio de bonfaro kaj almozdono en Shenzhen, suda Ĉinio. Ili diferencas geografie "unu en la sudo kaj la alia en la nordo" kaj ekonomie "unu en la oriento kaj la alia en la okcidento".
Dou Yupei, ĉina vicministro pri civilaj aferoj, diris, ke la almozdona ekspozicio okazonta en la fino de aŭgusto havas specialan signifon kaj konsideron. La loka registaro donis altan atenton al la bonfara afero, elmetis la disvolvan strategion Almozdono ĉe la Flava Rivero en Ningxia kaj malfermis eksterordinaran vojon de la bonfara afero. La ekspozicio kun la ĉeftemo "Almozdono ĉe la Flava Rivero kaj Granda Amo al Ĉinio" plue montros atingojn en la bonfaro en ĉinaj regionoj kaj urboj, kaj prezentos la strategion "Almozdono ĉe la Flava Rivero" kaj ĉi-rilatajn atingojn.
Liu Hui, vicprezidanto de la popola registaro de la Ningxia-a Huj-Nacia Aŭtonoma Regiono, konigis en la konferenco, ke pro limigo de naturaj kondiĉoj kaj disvolva bazo, troviĝas en Ningxia ankoraŭ miliono da malriĉuloj kaj handikapuloj, kiuj bezonas helpon kaj subtenon. Almozdono ĉe la Flava Rivero, starigita por solvi popolajn problemojn, atingis pozitivajn rezultojn en novigo de regularoj, starigo de almozdonaj bazoj, industria investo kaj trejnado de almozdonaj organizoj.
En la tuta regiono estas 193 almozdonaj organizoj kun pli ol mil profesiaj laborantoj. En la jaro 2011 oni establis dek fondaĵojn, almozdonajn societojn, kaj kolektis 450 milionojn da juanoj da mondonaco. Ses almozdonaj bazoj subskribis 143 bonfarajn projektojn, enkondukis 45 entreprenojn, kaj enmetis 18.2 miliardojn da juanoj da kapitalo. Okaze de la ekspozicio Ningxia disvastigos la ideon de Almozdono ĉe la Flava Rivero.
La ekspozicio konsistas el la aranĝoj de almozdonaj atingoj, vojaĝo de Almozdono ĉe la Flava Rivero en Ningxia, pintkunveno de Almozdono ĉe la Flava Rivero, prezento kaj interŝanĝo de almozdonaj projektoj en Ningxia, grandskala vespero de prezentado ktp.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|