Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 45-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en Kunming, Ĉinio
2012-07-24

 

 

    La 21-an de Julio inaŭguriĝis la 45-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Kunming, Yunnan-provinco de la sudokcidenta parto de Ĉinio. Pli ol cent delegitoj el 17 landoj ĉeestis.

 

    La konferenca temo "La arto de komunikado, komunikado de artoj" esprimis tion, ke lingvoj de scienca komunikado kaj edukado estis la kerna temo de la diskutoj dum la 45-a konferenco de ILEI. La artoj kun siaj universalaj pedagogiaj valoroj, specifaj esprimrimedoj kaj aparta kapablo de komunikado trans la lingvaj kaj kulturaj limoj nature aldoniĝas al tiu interesdirekto. La Kunming-a Artkolegio disponigas la ĝustan medion por konferenci pri la graveco de artoj por edukado al la kulturo de paco, al estimo de la homo kaj al respekto de la naturo.

 

    La provinco Yunnan situas ĉe landlimo de sudokcidenta Ĉinio kaj ĝi havas vastan teritorion, grandiozan montaron kaj riveraron kaj abundan naciecan kulturan riĉfonton de 25 naciminoritatoj. En la provinco loĝas plej multaj naciminoritatoj. Diversaj naciecoj tenas sian naciecan tradicion en disvolviĝo, inkluzive de kanto, danco, moro kaj kutimo, popolaj loĝejoj kaj aliaj.

 

(el ilei.info)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng