Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La usonaj geedzoj Tim kaj Pam Baker helpis pli ol 3 mil ĉinajn orfojn kaj kriplajn infanojn en 20 jaroj
2012-07-25

de ZHANG ZEWEI

 

    La geedzoj Tim kaj Pam Baker estas usonanoj. En la pasintaj 20 jaroj ili helpis pli ol 3 mil ĉinajn orfojn kaj kriplajn infanojn. Iliaj bonfaroj estas diskonigitaj surrete kaj multaj retumantoj nomas Tim Baker "fremdlanda Lei Feng" aŭ "moderna Norman Bethune".

 

    Infana vilaĝo sur paŝtejo

 


Tim Baker kaj infano kun fenditaj lipo kaj palato 

 

    En la distrikto Wuqing de Tianjin estas paŝtejo, kie la geedzoj Tim kaj Pam Baker konstruis hejmon por orfoj kaj kriplaj infanoj kaj nomis ĝin "Infana vilaĝo sur paŝtejo". Nun la infana vilaĝo jam fariĝis la plej granda institucio en Ĉinio helpi orfojn kaj kriplajn infanojn per fremdlanda kapitalo, kaj ĝi sinsekve akceptis pli ol 3 mil orfojn kaj kriplajn infanojn.

 

    "95% de la infanoj en la vilaĝo estas kriplaj, ili plejparte estis forĵetitaj de siaj gepatroj pro kripliĝo aŭ malsano kaj inter ili estas ankaŭ kriplaj orfoj transsenditaj de aliaj bonstatigaj domoj, kiuj ne povas doni al ili specialan zorgon," diris Tim Baker, la "vilaĝestro" de la infana vilaĝo, "ni akceptas ĉiujn infanojn malsanajn kaj kriplajn."

 

    Infanoj ĵus venintaj al la vilaĝo ĝenerale estas malfortaj kaj bezonas ricevi kuracadon en la hospitalo de la vilaĝo. Se iuj serioze malsaniĝas, Tim Baker portas ilin al granda hospitalo. Li diris: "Nun 4 infanoj enhospitaliĝis en Pekino por ricevi operacion. Ĉiujare 30-40 infanoj en nia vilaĝo akceptas operaciojn pro kormalsano, fendita lipo, fendita palato kaj aliaj malsanoj."

 

    Nun en la vilaĝo estas 80 infanoj, kies aĝo estas inter kelkaj monatoj kaj dek-kelkaj jaroj. Ili ricevas zorgon kiel en hejmo. Ĉiu "familio" konsistas el "patrino" kaj 2-3 infanoj kaj havas sian apartan loĝejon. Tie la infanoj kreskas ĝis tiam, kiam ili estos adoptitaj.

 


Tim Baker (la 5-a de dekstre) kaj volontulo el Usono (la 3-a de dekstre) donas lecionon. 

 

    Pli-ol-4-jaraj infanoj, kiuj kapablas prizorgi sin mem en agado, povas viziti la lernejon en la vilaĝo. Tie ili lernas ne nur la ĉinan lingvon, matematikon, belarton kaj slojdon, sed ankaŭ la anglan lingvon instruatan de volontuloj el Usono. Oni aranĝas instruadon laŭ stato de la lernantoj. 

 

    Bonkoreco daŭras de 20 jaroj

 

    "La infana vilaĝo sur paŝtejo" ekfunkciis en la jaro 2006, sed la agado de Tim Baker por helpi ĉinajn kriplajn orfojn jam komenciĝis antaŭ 20 jaroj.

 


Pam Baker, la edzino de Tim Baker, legas kune kun kripla infano. 

 

    La 55-jara Tim Baker naskiĝis en la ŝtato Wisconsin de Usono. Diplomiĝonte el universitato, li informiĝis de sia instruisto, ke multaj landoj urĝe bezonas anglalingvajn instruistojn. Tim Baker kaj lia edzino Pam Baker decidis instrui la anglan lingvon en Ĉinio unu jaron. En la jaro 1988 la geedzoj kun infano venis al la urbo Fushun en Liaoning-provinco de Ĉinio. Post unu jaro ili revenis al Usono kaj komencis studadon por magistriĝi. Fininte la stutadon ili refoje venis al Ĉinio kaj servis kiel instruistoj en la Pekina Universitato de Aeronaŭtiko kaj Astronaŭtiko. 

 

    De la jaro 1991 la geedzoj Tim Baker multfoje monhelpas bonstatigajn domojn por infanoj kaj ĉiu-jare ili donacas vivbezonaĵojn kaj nutraĵojn al la bonstatigaj domoj en Tianjin, Pekino, Shijiazhuang kaj aliaj lokoj. En la jaro 1992 Tim Baker adoptis kriplan knabinon de la bonstatiga domo en Guiyang, Guizhou-provinco de Ĉinio. En la sekvaj jaroj li adoptis ankaŭ paron da ĝemelaj knaboj kaj knabon kun fenditaj lipo kaj palato. Poste venis en iliajn kapojn la penso mem starigi bonstatigan domon. Ili rezignis sian laboron kaj fondis la Fondaĵon Philip Hayden kaj ekfunkciigis malgrandan bonstatigan domon.

 


Tim Baker (meze) konigas al usonaj volontuloj la infanan vilaĝon. 

 

    "Komence, helpe de bonkoruloj, kiuj liveris al ni la lokon, ni starigis en Langfang, Hebei-provinco, infanan vilaĝon," diris Tim Baker, "sekve de pli kaj pli multiĝo de la nombro de infanoj ni ne povis ne grandigi la vilaĝon. En la jaro 2002 la registaro de la urbeto Dawangguzhuang en la distrikto Wuqing de Tianjin donis uzrajton de la loka paŝtejo al Tim Beker en tre favora prezo de unu juano por unu muo (15 muoj = unu hektaro) por konstrui tie la infanan vilaĝon." 

 

    Nun la infana vilaĝo povas akcepti pli ol 80 infanojn. En la vilaĝo estas instrudomo, loĝdomo, gastejo kaj ĉirkaŭ 100 profesiaj laborantoj por kuracado kaj instruado, kaj volontuloj. Tim Baker fiere diris: "De 1996 ĝis nun, sub helpo de la infana vilaĝo pli ol 3 mil kriplaj infanoj ricevis operaciojn kaj pli ol 900 infanoj trovis adoptintojn."

 

    Tutkore kaj tutforte por la infanoj

 

    Tim Baker kun blanka haŭto kaj bluaj okuloj estas tipa usonano. Tamen li diris, ke li jam prenas sin kiel ĉinon, ĉar li vivas en Ĉinio jam 20 jarojn.

 

    Krom zorgi la infanojn en la vilaĝo, Tim Baker ankaŭ devas klopodi por la viv-rimedoj de la vilaĝo. Por ke infanoj povu ricevi operacian kuracadon li devas kolekti monon en Ĉinio kaj Usono.

 

    "Nia monkolektado ricevis subtenon de multaj bonkoruloj," diris Tim Baker, "la konstruado de la infana vilaĝo profitas de helpo de amaso da homoj. Iu usona kompanio senpage faris projekton de konstruado kaj internan desegnadon, la franca grupo Lafarge donacis al ni cementon, la kompanio Nipponpaint senpage liveris farbon, la kompanio Schneider Electric senpage instalis transformatoron, la ĉina filio de la usona kompanio Cummins donacis dizelan generatoron, la varmopova proviza centro en Langfang senpage liveras varmon al la infana vilaĝo por hejtado..."

 


Usona volontulo Taylor (meze) ludas kune kun du kriplaj infanoj. 

 

    Monkolektante Tim Baker ankaŭ instigas fremdlandanojn adopti orfojn por doni al ili varmecon de familio. Ĉirkaŭ 30 infanoj estas adoptitaj ĉiujare. 

 

    "Pli ol 900 infanoj trovis adoptintojn, kiuj plejparte estas usonanoj." Tim Baker diris, ke la adoptintoj plejparte neniam venis al Ĉinio antaŭe. Adoptinte la infanojn ili ekamas Ĉinion, manĝas okcidentstilajn manĝaĵojn per manĝbastonetoj kaj festas la Printempan Feston kaj Aŭtunmezan Feston de Ĉinio.

 

 
Tim Baker (meze) kun infanoj

 

    De la jaro 2008 Tim Baker ekkonstruis en la infana vilaĝo konvaleskan centron kun areo de 3 mil kvadrataj metroj por fari trejnadon pri profesia kapablo kaj konvalesko kaj doni helpon en psikologio al la pli-ol-14-jaraj infanoj, kiuj ne estas adoptitaj kaj ne estos adopteblaj en la estonteco, por ke ili posedu kapablon en iu fako.

 

    "Mi amas Ĉinion, amas la ĉinan popolon kaj amas mian laboron. Mi daŭre helpos la infanojn laŭ mia plej granda eblo kaj ĉiam estos kune kun ili ĝis la fino de mia vivo," diris Tim Baker.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng