2012-07-25
 Sinjoro István Ertl |
La ĉi-jara OSIEK-premio, kiu valoras 700 eŭrojn, estis prijuĝita al István Ertl, pro lia Esperanta traduko de "Sensorteco", la ĉefverko de la nobelpremiita hungara verkisto Imre Kertész. OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) ĉiujare atribuas la premion pro "kultura kreaĵo nefikcia". En 2009 la premion ricevis Spomenka Štimec pro sia "Kroata milita noktlibro". En 2010 kaj 2011 estis premiitaj tradukoj el la islanda kaj ĉina literaturoj, de Baldur Ragnarsson kaj Laŭlum. Libera Folio faris intervjuon al sinjoro Ertl kaj publikigis ĝin en sia retejo.
Pri la tuta intervjuo vidu:
http://www.liberafolio.org/2012/osiek-premion-al-ertl-por-traduko-de-sensorteco
(el Libera Folio)
Redaktoro: Xie Ruifeng
|