2012-07-25
 "Star in a Night Sky" ("Stelo en nokta ĉielo", el Libera Folio) |
Fine de julio ĉe la brita neesperantista eldonejo Francis Boutle aperos dulingva antologio de Esperanta literaturo. La verkon, kiu ricevis la nomon "Star in a Night Sky" ("Stelo en nokta ĉielo"), redaktis Paul Gubbins. Laŭ li, la nova libro en la anglalingva merkato povos bone kompletigi alian ampleksan anglalingvan verkon pri la Esperanta literaturo, la enciklopedion de Geoffrey Sutton. Lia "Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto" aperis antaŭ kvar jaroj, kaj prezentas trarigardon de la evoluo de la literaturo kaj multajn informojn pri la aŭtoroj. En la aperonta libro unuafoje neesperantistoj povos legi la originalajn verkojn en la angla -- kaj kompari la tradukon kun la Esperanta teksto. La nova verko estos la sesa volumo de la eldonejo pri la literaturoj de "malpli uzataj lingvoj de Eŭropo". Pli frue estis prezentitaj la literaturoj de la manksa, galega, bretona, normanda kaj kornvala lingvoj. Pro multaj antaŭmendoj, "Star in a Night Sky" nun troviĝas sur la tria loko en la listo de la plej vendataj libroj de la eldonejo. Post la apero de la libro, Libera Folio publikigis intervjuon de Paul Gubbins, faritan de Tim Owen.
Pri la tuta intervjuo vidu:
http://www.liberafolio.org/2012/stelo-en-nokta-cielo-briletos-angle
(el Libera Folio)
Redaktoro: Xie Ruifeng
|