2012-07-26
 7 ĉinaj biciklistoj atingis Londonon. |
La 23-an de julio post ĉirkaŭ du-jara biciklado la ĉina grupo de biciklistoj atingis Londonon por spekti la inaŭguron de la Londonaj Olimpikoj.
La grupo de biciklistoj konsistas el 11 junuloj, kiuj rekomendas malmultan karbonon, mediprotekton kaj verdan vojaĝon, inter kiuj 7 plenumis la vojaĝon kaj atingis Londonon. En la 15-a de februaro ili ekveturis de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio kaj bicikladis je 15 mil kilometroj en 178 tagoj, trapasinte entute 16 landojn kiaj Laoso, Tajlando, Hindio, Pakistano, Irano, Turkio, Grekio, Hungario, Slovakio, Aŭstrio, Italio, Svisio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio. El la grupanoj la plej aĝa estas 56-jara kaj la plej juna 20-jara.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|