2012-07-26
 Sun Guoxiang (la kvina de maldekstre), ĝenerala konsulo sendita de Ĉinio al Nov-Jorko, en la inaŭgura ceremonio de la komerca foiro |
En la 24-a de julio la 13-a Komerca Foiro de Ĉinaj Tekstilaj Produktaĵoj kaj Vestoj inaŭguriĝis en Nov-Jorka Javits-a Centro de la usona urbo Nov-Jorko. En ĝi partoprenis 356 ĉinaj entreprenoj el 18 diversaj provincoj, urboj kaj aŭtonomaj regionoj.
La komerca foiro kiel fama marko allogis ne nur ĉinajn entreprenojn kaj internaciajn aĉetantojn, sed ankaŭ multajn tekstilajn produktistojn el la tuta mondo. Ekzemple, la ĉi-jaraj ĉeestantoj inkludis entreprenojn el la najbaraj landoj de Ĉinio, kiel Japanio, la Korea Respubliko kaj Pakistano, ankaŭ ŝtofaj entreprenoj el Turkio partoprenis en la foiro. Tio signifas, ke la komerca foiro en Nov-Jorko jam evoluiĝis de platformo nur por teksaĵa komerco inter Usono kaj Ĉinio kaj tekstila industrio de la du landoj al internacia ekspozicio kun altnivela specialeco kaj tutgloba influo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|