2012-07-26
 Cai Zhenhua (la antaŭa de maldekstre), vicestro de la ĉina sportista delegacio, en la Heathrow-a internacia flughaveno |
|
 Lang Ping (la dua de maldekstre) kaj aliaj ĉinaj sportistoj en la Heathrow-a internacia flughaveno |
Posttagmeze de la 24a de julio (la loka tempo) pli ol 50 membroj de la ĉina sportista delegacio atingis Londonon post 11-hora flugado. Flugis en la sama aviadilo ankaŭ Yao Ming, Lang Ping, Li Xiaopeng kaj aliaj eksaj ĉinaj sportistoj kiel televid-klarigantoj.
Duan Shijie, vicestro de la Ĝenerala Administracio de Sporto de Ĉinio kaj vicestro de la delegacio, diris en la Heathrow-a internacia flughaveno, ke oni povas elmontri la internacian figuron de la ĉina sporto de pluraj flankoj, ne nur de nombroj de oraj medaloj.
Li diris, ke post la reformo kaj pordomalfermo, ĉinoj pli bone komprenas la signifon de sporto, kaj la penso de sportistoj estas pli malferma. La internacia figuro de la ĉina sporto dependas ne nur de oraj medaloj, sed ankaŭ de la tuta kultura atmosfero. Amikaj interŝanĝoj ekster konkursoj riĉigas la figuron de ĉinaj sportistoj.
Matene de la 25a la ĉina delegacio hisis la ĉinan flagon en la olimpika vilaĝo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|