Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Olimpika Torĉportantino Tan Jing
2012-07-26

     Je la sesa horo (pekina tempo) posttagmeze en la 24-a de junio solene okazis la torĉportado de la Londonaj Olimpikoj en Manchester, Britio. Fama ĉina kantistino Tan Jing partoprenis en la sekcio de Manchester al Leeds kiel torĉportantino determinita de la Olimpika Organiza Komitato. Ŝi estis torĉportantino de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, kaj ĉi-foja torĉportado estas la dua fojo por ŝi intime proksimiĝi al la olimpika flamo.

 

    Ĉina nodo

 


Bruligo de la torĉo de Tan Jing 

 

    Tan Jing estis la 51-a torĉportanto de la manchester-a parto kaj la 1-a de la dua sekcio de Manchester al Londono. Ŝi devis starti de Ashton sub-Lyne kaj kuri 402 metrojn portante la torĉon. En tiu tago, ŝi aperis kiel vivplena Heba en blanka sportvesto kun alte plektita hararo kaj gajnis aplaŭdon de ĉirkaŭaj homoj.

 


Tan Jing kisas la torĉon.

 

    Akompanate de la hurao de manchester-anoj, Tan Jing ridete kuris antaŭen kun la ĉina nodo sur sia brusto. Nur post kiam ŝi solene donis la torĉon al la sekva portanto, ŝi ekscite svingis la manojn al la homoj kaj kisis la estingitan torĉon. Poste ŝi kuris inter la homamason por dividi sian ĝojon kun la urbanoj. Ĉiuj adoltoj kaj geknaboj, kiuj havis ŝancon iom tuŝi la olimpikan torĉon, saltis kaj kriis de ĝojo.

 

    "Feliĉego! 402 metroj! Pli longe je 300 metroj ol en la pekina torĉportado! Mi esperas, ke mi povos iamaniere stimuli niajn olimpikajn sportistojn," diris Tan Jing, malfacile eliĝinte el la entuziasma homamaso. Demandite pri la ĉina nodo, ŝi diris, ke ŝi volas per tio sentigi pli multajn britojn pri la ĉina elemento.

 

    Koncerto por transdoni la bondezirojn el Pekino

 


Ĉina nodo sur la brusto de Tan Jing 

 

    Antaŭ kvar jaroj Tan Jing partoprenis en la Pekinaj Olimpikoj kiel fama kantistino, torĉportantino kaj volontulino. Ŝi kantis ne nur en la inaŭguro sed ankaŭ en la fermo de la Pekinaj Olimpikoj, kaj ankaŭ en la inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Samtempe, ŝi estis sola kantistino kiu eldonis personan diskon pri olimpikaj kantoj en la ĉina ĉeftero. Tio donis profundan impreson al sinjoro Gerhard Heiberg, prezidanto de la Komisiono pri la Merkata Disvolvo de Internacia Olimpika Komitato.

 

    Pasintjare laŭ la invito de sinjoro Heiberg, Tan Jing okazigis koncerton kun la titolo "Interkonsento: De Pekino al Londono" en la Reĝa Halo de Alberto en Londono. La koncerto kiel ligilo de la pasinta kaj estonta Olimpikoj alportis bondezirojn de ĉinoj al londonanoj. Tan Jing estis ŝatata de britoj kaj multaj el ili nomis ŝin "Sarah Brightman el Oriento". Oni pensas, ke tiu koncerto estas preparado de ŝia partoprenado al la Londonaj Olimpikoj.

 

    Kuraĝigi ĉinajn sportistojn per kantoj

 

    Tan Jing, kiel kantistino aŭ propaganda ambasadorino, multfoje partoprenis en sportkunvenoj, ekzemple la Doha-a Aziaj Ludoj en 2006, Someraj Specialaj Olimpikoj en 2007, Pekinaj Olimpikoj en 2008, Kantonaj Aziaj Ludoj en 2010 kaj Eŭropa Ĉampioneca Konkurso en 2012.

 


Tan Jing torĉportas en Mnchester. 

 

    Kiel la sola propaganda ambasadorino el Azio rajtigita de la Unuiĝo de Eŭropa Futbala Asocio (UEFA), Tan Jing vizitis plurajn eŭropajn landojn. Sed bedaŭrinde, ke ŝi ankoraŭ ne havas ŝancon hurai por ĉinaj futbalaj sportistoj en Eŭropo. Ŝi ege deziras, ke ĉinaj futbalistoj sin montru denove en la mondo. Ŝi diris: "La Olimpikaj Ludoj estas malsamaj. Ĉinio jam viciĝis inter la potencaj landoj de la Olimpikoj, kaj pro tio ĉiu ĉino estas fiera kaj memfida."

 

    Antaŭ nelonge Tan Jing kune kun siaj du amikoj Li Yongbo, ĉeftrejnisto de la ĉina volana teamo kaj Li Ning, eksa fama gimnasto, kiu gajnis tri orajn medalojn en la Usonaj Olimpikoj en 1984, kantis kanton "Ora medalo de koro" por kuraĝigi la ĉinajn sportistojn kiuj ĉeestos la Londonajn Olimpikojn.

 


Tan Jing inter britoj 

 

    Tan Jing diris, ke ŝi ĉerpis multon el sportistoj. Laŭ ŝia opinio, sportado estas riĉenhava, en ĝi ne nur estas rivaloj kaj konkureco sed ankaŭ spirito venki malfacilojn kaj superi sin mem, kaj tiu spirito estas nemankigebla por ĉiuj fakoj.

 

Redaktoro: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng