2012-07-26
 Wuyuan en printempo |
|
 Ŝtuparaj kampoj en Wuyuan |
|
 Kolzofloroj |
|
 Pejzaĝo |
|
 Vilaĝo inter kolzo-kampoj |
|
 Wuyuan en flora maro |
Wuyuan, konata kiel la "plej bela kamparo en Ĉinio", estas la hejmo de almenaŭ 50 malnovaj vilaĝoj en nordorienta Jiangxi-provinco.
Promenante tra tiuj malnovaj vilaĝoj en printempo, oni povas vidi refreŝigajn scenojn de montetoj kovritaj de flavaj kolzofloroj, de verdaj kampoj kaj abundo da kamforujoj, de rojoj kaj malgrandaj rapidfluoj. Vilaĝoj situas apud malgrandaj riveroj, arboj staras sur riverbordoj, kaj maljunaj kultivistoj lante pelas antaŭ si anserojn al lageto. Ĉiuj ĉi kune konsistigas scenon de tipa kamparo en Ĉinio.
Wuyuan famas ne nur pro sia natura pejzaĝo, sed ankaŭ pro sia glora pasinteco. Ĝi estis la hejmo de kelkaj el la plej prestiĝaj erudiciuloj, interalie Zhu Xi estis konfuceanisma majstro en la Suda Song-dinastio (1127-1279), kaj Zhan Tianyou estis la unua fervojo-inĝeniero en Ĉinio. Miloj da Wuyuan-anoj sukcesis en la civilaj imperiaj ekzamenoj -- ekzamenoj por selekti registarajn oficistojn en feŭdaj dinastioj -- kaj surgrimpis alten sur la oficista ŝtuparo. La loko ankaŭ produktis multe da plej riĉaj komercistoj en Ĉinio.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|