Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekspozicio de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la dinastio Qin en Hongkongo
2012-07-27


Eksponataj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj 
 

Stereoskopa ter-pentraĵo pri kavo de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la dinastio Qin

 

    Vespere de la 24-a de julio en la Historia Muzeo de Hongkongo okazis inaŭgura ceremonio de la ekspozicio pri terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la dinastio Qin (221 a. K. -- 207 a. K.). Tio estas plej granda ekspozicio en la historio de Hongkongo. Dum la ekspozicio estas eksponataj 120 valoraj historiaj objektoj, inkluzive de terakotoj de la dinastio Qin en 20 specoj. Krome oni montras la grandegan imponecon de la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj per multmedia teknologio.

 

    La ĉi-foja ekspozicio kun ekspona areo de pli ol 1850 kvadrataj metroj estas dividita en la zonon de historiaj objektoj kaj tiun de sperto de multmedio. En la zono de historiaj objektoj vizitantoj povas koni la disvolvan procezon de la dinastio Qin per riĉaj historiaj objektoj, klarigoj kaj video-materialoj, konis ankaŭ la strukturon kaj historiajn objektojn de la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la dinastio Qin. En la sperta zono de multmedio oni povas profunde koni la historion, kulturon kaj historiajn objektojn de la dinastio Qin kaj rakontojn pri la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj per "homoj kaj ĉevaloj de la dinastio Qin", "trovita subtera regno" kaj aliaj kvar serioj da programeroj.

 

    Carrie Lam Cheng Yuet-ngor, ĉefa sekretario de la Administracio de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, diris en la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio, ke la ĉi-foja ekspozicio rompis limigon de la nombro de la ŝtataj historiaj objektoj, kaj tiu de la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, kiuj eliras el la ĉeftero de Ĉinio, kaj ĝia skalo superis tiun de la antaŭaj ekspozicioj okazintaj en Hongkongo. Ŝi diris ankaŭ, ke la ekspozicio havas specialan signifon okaze de la celebro de la 15-jara datreveno de la reveno de Hongkongo al la patrolando.

 

    La ekspozicio inaŭguranta en la 25-a de julio daŭros ĝis la 26-a de novembro.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng