Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis Ĉina Domo de la Londonaj Olimpikoj
2012-07-27


Liu Peng (dekstre) kaj Liu Xiaoming inaŭguras la Ĉinan Domon. 

 

    La 25an de julio en la hotelo The Waldorf Hilton, Londono, Liu Peng, prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato kaj direktoro de la Ĝenerala Sporta Administracio de Ĉinio, kaj Liu Xiaoming, ambasadoro de Ĉinio al Britio, per butono-premo kune inaŭguris la Ĉinan Domon de la Londonaj Olimpikoj en la areo de 600 kvadrataj metroj, kaj sur la muro la ruĝa kovrilo malrapide malleviĝis. En la Ĉina Domo elstariĝas la surmuraj pentraĵoj: la grandioza Granda Muro en unu flanko, la majesta Londona Ponto en la alia flanko, kaj meze la emblemo de la Ĉina Olimpika Komitato kaj tiu de la Londonaj Olimpikoj sur porcelana telero blua kaj blanka.

 

    La Ĉina Domo estas malfermita al la publiko dum 19 tagoj de la 25a de julio ĝis la 12a de aŭgusto. Dume oni okazigos riĉajn aktivadojn por montri al vizitantoj ĉinajn sportistojn en pasintaj olimpikoj kaj kontribuon de la Ĉina Olimpika Komitato por la olimpika movado.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng