Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio sukcese lanĉis la sateliton Tianlian 1-03
2012-07-27


La lanĉo de la satelito Tianlian 1-03

 

    En la 25-a de julio je la 23-a horo kaj 43 minutoj, Ĉinio sukcese lanĉis la sateliton Tianlian 1-03 en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. La satelito, lanĉita per la transporta raketo Changzheng 3C, bonorde atingis la difinitan orbiton. La ĉi-foja lanĉo estas samtempe la 166-a flugo de la seriaj raketoj Changzheng.

 

    Tianlian 1-03 estas la tria daten-relajsa satelito geosinkrone orbita en Ĉinio. Ĝi estis produktita de la Kompanio de la Ĉina Spaca Scienco kaj Teknologio kaj desegnita de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio kiu apartenas al la menciita kompanio.

 

    Post kelktagaj enorbita kontrolo kaj sinteza kunfunkcio, Tianlian 1-03 funkcios pere de sendrata reto kune kun Tianlian 1-01 lanĉita en 2008 kaj Tianlian 1-02 lanĉita en 2011 ĉirkaŭ la terglobo por konstrui sufiĉe perfektan sistemon de relajsaj satelitoj. Ĉi tiu sistemo pluapaŝe grandigos la kovran areon de la eksterspaca monitorado de la ĉinaj kunhomaj spacflugiloj por liveri altnivelan relajsan kaj monitoran servadon al la kosmoŝipoj Shenzhou, futura eksterspaca laboratorio kaj kosmostacio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng