Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 97-a UK inaǔguriĝis en Vjetnamio
2012-07-30

Teksto de Chen Ji kaj fotoj de Zhao Xi kaj Sun Li

 


En la inaǔguro de la 97-a UK 

 

    La 29-an la 97-a Universala Kongreso solene inaǔguriĝis en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. Ĝin prezidis s-ro Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA. 550 e-istoj el 62 landoj kaj regionoj partoprenis la inaǔguron. Kompare kun la pasintaj UK-oj la nombro de la partoprenantoj estas malgranda, pri tio Clay, la kongresa sekretario diris, ke en la sekvaj tagoj la cifero ŝanĝiĝos, ĉar ankoraǔ estas e-istoj survoje al Hanojo.

 

    Vjetnama vicprezidantino Nguyen Thi Doan kiel alta protektanto de la kongreso ĉeestis la inaǔguron kaj faris paroladon. Ŝi alte taksis la pozitivan kontribuon de Esperanto en la akcelado de amikeco kaj solidareco inter popoloj kaj esprimis la apogon de la ŝtato al la disvolviĝo de la enlanda kaj monda Esperanto-movado. Fine ŝi deziris al la kongreso plenan sukeceon.

 

    En la ceremonio s-ino Barbara, ĝenerala sekretario de UEA deklaris, ke s-roj Hori Yasuo el Japanio kaj C. Nanorfski el Hungario per siaj kontribuoj al la Esperanta movado fariĝis la novaj honoraj membroj de UEA. Barbar ankaǔ prezentis iliajn elstarajn laborojn por Esperanto.

 

    Por danki UEA pro la laborado kaj kontribuo en akcelado de interkomunikado inter popoloj, Vjetnamio kiel gastiganta lando donis al UEA Ordenon de Amikeco, kio puŝis la ceremonion al fervorpinto. En varmaj kaj konstantaj aplaǔdoj s-ro Probal Dasgupta akceptis la diplomon. Post tio li faris festparoladon, en kiu li retrorigardis la historion de Esperanto, kaj laǔdis la pozitivan rolon de Vjetnamio en la disvolva historio de Esperanto. Li en la fino de sia parolado atentigis, ke e-istoj devas multe lerni unu de alia, kaj tio estas la ĉefa leciono de la Esperanta pedagogio. Li do alvokis al la ĉeestantoj lerni de la aliaj prelegantoj sur tiu ĉi kongresa podio. Kaj per tio li finis sian paroladon.

 

    Ĉi-jare la kongresa temo estas "Esperanto–Ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo", pri tio kanada profesoro s-ro Mark Fettes faris enkondukon. Lia prelego malfermos la diskutadon pri la temo en la sekvaj tagoj.

 

    Anstataǔ persone veni al la kongresejo D-ro Louis Christophe Zaleski Zamenhof, nepo de L. L. Zamenhof ĉi-jare sendis mesaĝon al la kongreso. Li en la mesaĝo diris: "Mi forte deziras al la kongreso, ke ĝiaj debatoj estu fruktodonaj kaj kreu favoran eĥon tra la mondo."

 

    Pro proksimeco inter Vjetnamio kaj Ĉinio ĉi-jare partoprenis en UK kelkdekoj da ĉinoj inkluzive la 18-kapa ĉina delegacio de la Ĉina Esperanto-Ligo estrata de Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Antaǔ la inaǔguro la gvidantoj de la ĉina delegacio intervidiĝis kun la estraranoj de UEA. S-ro Guo Xiaoyong donacis al la estraranoj nove eldonitan albumon Antaǔen kun Espero -- pri la Ĉina Esperanto-Movado. Liu Sanzhen, la kultura konsilanto de la ĉina ambasadorejo en Vjetnamio ĉeestis la ceremonion. Laǔplane la ĉina delegacio en la sekva tago okazigos aktivadon Ĉina Tago, en kiu okazos la ceremonio pri publikigo de la albumo, kaj faros prelegon profesoro Zhou Liuxi pri la tradicia kultura komunikado inter Ĉinio kaj la okcidentaj landoj.

 

 
S-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, donacas al la prezidanto de UEA Probal Dasgupta la albumon Antaǔen kun Espero -- pri la Ĉina Esperanto-Movado nove eldonitan de la Ĉina E-Ligo.
 

S-ro Guo Xiaoyong donacas la albumon al ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller. 
 

Vjetnama vicprezidantino Nguyen Thi Doan, alta protektanto de la kongreso, ĉeestis la inaǔguron. 
 

Guo Xiaoyong salutas Liu Sanzhen, kulturan konsilanton de la ĉina ambasadorejo. 
 

Antaǔ la inaǔguro honoraj gastoj foliumas la albumon Antaǔen kun Espero -- pri la Ĉina Esperanto-Movado 
 

Vjetnama vicprezidantino Nguyen Thi Doan transdonas al s-ro Probal Dasgupta diplomon pri Ordeno de Amikeco 
 

S-ro Mark Fettes faras enkondukan prelegon pri la ĉeftemo de la kongreso. 
 

 S-ino Chen Ji nome de la ĉinaj e-istoj salutas la kongreson. 
 

Vjetnama reprezentantino salutas la kongreson. 
 

Dum la paǔzo de la inaǔguro prezentiĝas belaj vjetnamaj kantoj kaj dancoj. 
 

Dum la paǔzo de la inaǔguro prezentiĝas belaj vjetnamaj kantoj kaj dancoj. 
 

La kongresanoj en la inaǔguro. 

 

 

 

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng