2012-07-30
 Ĉina pafistino Yi Siling gajnis la unuan oro-medalon de la Londonaj Olimpikoj. |
|
 Yi Siling ricevas oro-medalon de Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato. |
La 27an de julio (en la loka tempo) inaŭguriĝis la Londonaj Olimpikoj. Ĝis la 29a la ĉina delegacio gajnis entute 12 medalojn, interalie ses oraj, kvar arĝentaj kaj du bronzaj en du tagoj.
23-jara ĉina pafisto Yi Siling, kiu unuafoje partoprenis en la Olimpikoj, trafis la totalon de 502.9 poentoj en la konkurso de la virina 10-metra aerfusilo, kaj gajnis la unuan oro-medalon de la Londonaj Olimpikoj. Tio estis ankaŭ la unua oro-medalo akirita de la ĉina delegacio en la Londonaj Olimpikoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|