Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dek kvin jarojn post la reveno de Hongkongo al sia patrujo
2012-07-30

    En la 1-a de julio antaŭ 15 jaroj la tuta mondo koncentris sian atenton sur Hongkongon, ĉar post pli-ol-50-jara disiĝo ĝi finfine revenis al sia patrujo. Rememorante la pasintajn 15 jarojn, ni kvazaŭ revenas al la momento de feliĉo, tristo, ekscitiĝo aŭ soleno, kaj ni pli firme kredas, ke Hongkongo havos pli belan estontecon.

 

    Hongkongo revenis al sia patrujo en la jaro 1997

 


Ĉinio denove plenumas sian suverenecon super Hongkongo. 

 

    Je nul horo de la 1-a de julio 1997 en la Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Hongkongo hisiĝis kvinstela ruĝa flago, la nacia flago de la Ĉina Popola Respubliko, kaj ĉin-cercisa flago, la flago de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono, en akompano de la nacia himno. Aŭdiĝis la solena deklaro: la Ĉina Popola Respubliko denove plenumas sian suverenecon super Hongkongo kaj la Hongkonga Speciala Administracia Regiono estas fondita.

 

    Financa krizo en Azio en la jaro 1998

 


Akciborso de Hongkongo 

 

    En la 28a de aŭgusto 1998, likvid-tago de templima kontrakto de Hang Seng, la borso de valorpaperoj en Hongkongo kreis legendon. La hongkonga registaro per giganta investo faris financo-defendon kontraŭ internaciaj spekulistoj dum preskaŭ unu jaro, kaj finfine ĝi triumfis. En la 2a de februaro 1998, la unua negoc-tago en la tigro-jaro ĝenerale prezaltiĝis akcioj kvotitaj en la borso de Hongkongo.

 

    Grandaj pandoj ekloĝis en Hongkongo en la jaro 1999

 


Granda pando An'an en Hongkonga Oceano-parko
 

 

    En la 17a de majo 1999 inaŭguriĝis ĝardeno de grandaj pandoj de la Oceano-parko en Hongkongo, kaj tien enloĝiĝis grandaj pandoj An'an kaj Jiajia, donacoj de la ĉeftero de Ĉinio al Hongkongo. En la sekvaj pli ol dek jaroj la aminda paro de la grandaj pandoj ĉiujare tiris al si 1.6 milionojn da vizitantoj, precipe infanoj.

 

    Starigo de publika akumula fonduso en la jaro 2000

 

 
Afiŝo de Publika Akumula Fonduso apud la Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Hongkongo

 

    En la 1-a de decembro 2000 Hongkongo komencis plenumi la planon de publika akumula fonduso. Escepte de tiuj imunaj al tio, dungitoj kaj dungantoj en la aĝoj de 18 ĝis 65 jaroj devas aliĝi al la fonduso kaj pagas 5% de sia monata salajro por la emerita garantio.

 

    Centra Biblioteko inaŭguriĝis en la jaro 2001

 


Hongkonga Centra Biblioteko
 

 

    En la 17a de majo 2001 ekfunkciis la Centra Biblioteko de Hongkongo. La biblioteko apud la Victoria-parko havas 12 etaĝojn kaj pli ol du mil sidlokojn, kun konservo de pli ol 2.3 milionoj da libroj. Legi librojn en la kvieta biblioteko post laboro jam estas kutima vivmaniero de libro-amantoj en tiu urbo.

 

    Startis sistemo de altrangula respondeco en la jaro 2002

 


Seminario por 14 miloj da oficistoj pri administrado de elstara registaro de internacia metropolo en Azio
 

 

    En la 1-a de julio 2002 Hongkongo eniris en la servodaŭron de la dua registaro de la Speciala Administracia Regiono. Tung Chee-hwa, siatempa administracia ĉefo, lanĉis la sistemon de altrangula respondeco, kio malfermis novan paĝon en la historio de la administracia reformo de la regiono. Ĉiuj sekciestroj estas nomumitaj de la regiona ĉefo, dungitaj kontrakte kaj devas respondeci politike pri sia misfaro. Inter la 26a kaj la 29a de aŭgusto 2002 la regiona registaro okazigis seminarion por 14 mil oficistoj. La seminario celis, ke oficistoj profunde konu la tutmondan konkurencon, defion kaj ŝancon por Hongkongo, kaj helpu Hongkongon fariĝi grava internacia metropolo en Azio.

 

    Batalo kontraŭ sarso en la jaro 2003

 

 
La unuaj medikamentoj senditaj la centra registaro al Hongkongo tra Shenzhen por helpi la batalon kontraŭ sarso

 

    La 30an de junio 2003 la ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis Amoy-ĝardenon, Kowloon, kio varmigis korojn ĵus suferintajn de sarso (severa akuta enspira sindromo). Unu semajnon antaŭe la Monda Organizo pri Sano anoncis, ke Hongkongo estis forstrekita el la listo de la regionoj trafitaj de sarso. Dank' al la unuiĝo kaj fortostreĉo de hongkonganoj kaj sindona helpo de la ĉeftero de Ĉinio, estis superregita la epidemio post kelkaj monatoj. 

 

    Plenumiĝo de "Pli Strikta Ekonomia Partnerec-Aranĝo" en la jaro 2004

 


Hongkongaj doganistoj kontrolas kargojn importatajn kaj eksportatajn post plenumo de la politiko "Pli Strikta Ekonomia Partnerec-Aranĝo".
 

 

    En la 1-a de januaro 2004 estis ekplenumita la politiko "Pli Strikta Ekonomia Partnerec-Aranĝo". La politiko, farita de la centra registaro favore al Hongkongo, aperis en la momento, kiam la hongkonga ekonomio stagnis. Ĝi ampleksas varkomercon, servkomercon kaj komercoliberecon kaj celas akceli la fluadon de kapitalo, kargo, personaro inter la ĉeftero kaj Hongkongo.

 

    Disneyland-amuzejo malfermiĝis en la jaro 2005

 


Kvin-jara jubileo de Disneyland-amuzejo en Hongkongo
 

 

    En la 12a de septembro 2005 infanoj ĝojkriis pro la inaŭguriĝo de Disneyland-amuzejo sur Lantau-insulo, la plej malgranda Disneyland-amuzejo en la mondo. Ĝiaj kvin ĉefĝardenoj intime ligiĝas kun fabeloj kaj pro tio allogas multajn vizitantojn donante prosperon al la hongkonga ekonomio. 

 

    Margaret Chan fariĝis ĝenerala direktoro de MOS en la jaro 2006

 


En Palaco de Nacioj, Ĝenevo Margaret Chan akceptas gratulojn post sia elektiĝo kiel ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano.
 

 

    La 9an de novembro 2006 Margaret Chan, siatempa estro de la Prisana Departemento de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono, estis rekomendita de la ĉina registaro kaj fine elektita kiel ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS). Estas la unua fojo, ke ĉino servas kiel plej alta respondeculo en tiu establo de UN. Post kvin kaj duona jaroj Margaret Chan sukcese reelektiĝis.

 

    Indico de Hang Seng superis 30 milojn en la jaro 2007

 


Hongkongano surstrate rigardas prezindicon de Heng Seng.
 

 

    La 30an de oktobro 2007 la indico de la hongkonga akciborso Hang Seng atingis 31638 procentpunktojn, la rekordon de la historio. En tiu jaro fluktuis la akcimerkato de Hongkongo. Financaj institucioj en la ĉeftero de Ĉinio estis permesitaj emisii financajn obligaciojn de juano en Hongkongo, kaj ekspansii la amplekson kaj sumon de la investo de kvalifikitaj investantoj el enlandaj institucioj. Impulsite de serio da favoraj politikoj, la merkata valoro de la hongkonga akciborso, la sumo de atingitaj negocoj, la kvanto de la kresko kaj malkresko de la akcia prezindico dum unu tago kaj aliaj merkataj indicoj multfoje atingis novan alton.

 

    Ĉevalkonkurso de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008

 


Ĉevalkonkurso de la Pekinaj Olimpikoj en Hongkongo
 

 

    De la 9a ĝis la 20 de aŭgusto 2008 en Hongkongo okazis la ĉevalkonkurso de la Pekinaj Olimpikoj. Pli ol 200 sportistoj el pli ol 40 landoj kaj regionoj konkuris pri ses oraj medaloj en individuaj kaj grupaj konkursoj de ĉevaltrejnado, transbarila saltado kaj kunmetita konkurso. La ludoj tiris multajn lokanojn kaj fremdajn turistojn.

 

    Sesdek-jara jubileo de la Ĉina Popola Respubliko en la jaro 2009

 


Fajraĵoj ĉe Victoria-haveno por festi la 60-jaran jubileon de la Ĉina Popola Respubliko
 

 

    Je la 8a vespere de la 1-a de oktobro 2009 fajraĵoj kolorigis la ĉielon super Victoria-haveno kaj tondris salutsalvoj. La juna Hongkonga Speciala Administracia Regiono esprimis siajn bondezirojn al la patrujo okaze de ĝia 60-jara jubileo.

 

    Politik-reforma propono estis aprobita en la jaro 2010

 


Parlamentanoj voĉdonas pri la amendo de la leĝprojekto pri la konsistiga metodo de la Leĝdona Konsilio en la jaro 2012.
 

 

    En la 25a de junio 2010 la Leĝdona Konsilio per la voĉoj de pli ol du trionoj de la parlamentanoj aprobis la amendon de la leĝprojekto pri la konsistiga metodo de la Leĝdona Konsilio.

 

    12a Kvinjara Plano skizis la estontecon de Hongkongo kaj Makao en la jaro 2011

 


Panoramo de ambaŭ bordoj de Victoria-haveno 

 

    En marto 2011 la centra registaro publikigis la 12an Kvinjaran Planon, en kiu troviĝas aparta ĉapitro pri Hongkongo kaj Makao, kio celas levi la prestiĝon de Hongkongo kiel la internacia centro de financo, komerco, martransportado kaj forĝi ĝin mondklasa konkurpova megalourbo. La preciza determino kaj detala klarigo por la estonteco de Hongkongo multe stimulas hongkonganojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng