Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Granda pando naskiĝis en Chengdu
2012-07-31

 
"Lili kun sia bebo
 

Fakulo manĝigas la bebon. 

 

    Vespere de la 28a de julio la granda pando Lili naskis viran bebon en la Esplor-Centro de Bredado de Grandaj Pandoj en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan. Ĝi estas la unua granda pando naskita ĉijare en la urbo Chengdu.

 

    La patrino Lili naskiĝis en la 3a de septembro 1992. Lili akuŝis ses bebojn en kvar embrioj, kaj kvar el ili vivas.

 

    En aprilo de la kuranta jaro Lili kaj Yongyong, vira granda pando, pariĝis ses fojojn. Ekde la 6a de julio Lili manĝis evidente pli malmulte ol kutime kaj prezentis aliajn antaŭakuŝajn simptomojn. Vespere de la 28a ŝia amnio rompiĝis, kaj post malpli ol du horoj ŝi akuŝis la bebon.

 

    La bebo pezas 162 gramojn. Nun la patrino kaj la bebo bone fartas.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng