2012-07-31
En la irlanda urbo Galway / Gaillimh okazis inter la 16-a kaj la 20-a de julio la 9-a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio sub la aŭspicio de la irlanda ŝtatprezidanto Michael D. Higgins.
Estis malgranda kongreso kun nur 157 partoprenantoj, sed el respektinda nombro da landoj (28), ĉefe la eŭropaj, sed ankaŭ venis partoprenantoj el Kubo, Brazilo, Japanio kaj Usono. Laŭenhave temis pri tre riĉa kongreso, kies ĉefa parto estis 11 prelegoj rilataj al la kongresa ĉeftemo "Lingvolernado en EU -- Lerni pli, kosti malpli". La prelegtemoj rilatis al la lingva situacio kaj lingvolernado en Irlando kaj al la propedeŭtika rolo de Esperanto en lingvolernado.
Inter la prelegantoj estis tri neesperantistoj: fakuloj pri la irlanda lingva situacio. Kaj ĝuste pro tiu ĉi temaro ankaŭ la finkonkludoj de la kongreso estis turnitaj al la irlanda registaro.
La kongreso interalie decidis rekomendi, ke Irlando dum sia prezidado de EU en la jaro 2013 aldonu multlingvismon al siaj prioritatoj. La kongreso ankaŭ proponis, ke la EU-Konferenco pri multlingvismo, okazonta en Kipro en septembro, diskutu kiel praktike progresigi la rekomendon de la Civilsocia Platformo en la sekcio pri edukado, nome esplori, kiu unua fremda lingvo en la lernejo pleje kuraĝigas la lernadon de plia fremda lingvo.
Krome la programo abundis per aliaj programeroj: literaturaj prelegoj, pri historio de Irlando, irlanda eksprese, pri TEJO, pri Tibor Sekelj pri la romaa lingvo, pri progreso de Esperanto en Pollando, kaj tiel plu.
Okazis kunsidoj de la asembleo de EEU kaj ronda tablo pri la popoliniciato pri la eŭropa himno kaj pri la agado en multlingva Platformo de la Eŭropa Komisiono. La estraro de EEU decidis ke la sekva 10-a kongreso okazos en julio 2014 en la slovaka urbo Nitra.
Siajn kunvenojn havis fakaj asocioj: juristoj kaj ĵurnalistoj. Ankaŭ la kultura programo abundis: Nacia Vespero kun kantoj kaj dancoj irlandaj, du teatraj vesperoj ("Kabarenbo pri Universalaj Kongresoj" plenumita de Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik kaj "Ludoviko Lazaro" plenumita de Georgo Handzlik). Handzlik partoprenis ankaŭ en kantzonkoncerto kune kun JOMO.
Okazis la 3-taga antaŭkongreso en Dublino kaj 2-taga postkongreso al insuloj Aran kaj dumkongresaj ekskrursoj al Galivo kaj al sudgaliva provinco kun famaj klifoj.
La kondiĉoj en la luksa hotelo Ardilaun kiel la ĉefkongresejo estis tre bonaj. Eblis vidi plurajn prezentojn de la aktivadoj de E@I kaj konsulti kaj aĉeti en libroservo.
La ĉefan dankon necesas transdoni al la prezidanto de EEU, Sean O Riain kaj al Maja Tišljar, kiuj portis la ŝarĝon de la organizo preskaŭ de la tuta kongreso kaj faris tion ekscelente. Kunlaboris ankaŭ escepte multaj irlandaj esperantistoj, ĉefe kiel helpantoj kaj tradukistoj.
Mi mem multe lernis. Fine mi komprenis la kaŭzojn de la granda tragedio de la irlanda popolo: la perdon de la propra lingvo kaj komprenis ke lerni el tio ege gravas ĉar survoje al la sama rezulto estas nuntempe multaj malpli grandaj lingvoj en Eŭropo kaj pli vaste pro la identa kaŭzo. Sed pri tio en iu alia artikolo.
(El uea.org)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|