Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Guo Xiaoyong* en la Ĉina Tago de la 97-a UK en Hanojo
2012-07-31


Parolas Guo Xiaoyong (la tria de dekstre) en la Ĉina Tago de la 97-a UK en Hanojo. 

 

    Estimataj s-rinoj kaj s-roj,

 

    Bonan tagon! Okaze de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto ni -- ĉina delegacio okazigas la kunsidon por festi la eldonon de la albumo "Antaǔen kun Espero pri la Ĉina Esperanto-Movado". Unue, bonvole lasu min en la nomo de la ĉina E-delegacio esprimi nian varman bonvenon kaj sinceran dankon al la partoprenantoj! Nun mi iom prezentu la albumon.

 

    La albumo "Antaǔen kun Espero pri la Ĉina Esperanto-Movado" estis kompilita por celebri la 60-jariĝon de la Ĉina Esperanto-Ligo. La laboro komenciĝis de la pasinta jaro kaj post unujara kompilado finfine finiĝis julie de la kuranta jaro. Ĝia eldoniĝo estas kaj por gratuli la 60-jariĝon de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj por memori la 125-jariĝon de Esperanto. Plie, ĝi estas ankaŭ donaco al la 97-a Universala Kongreso kaj al la Azia Jaro por Esperanto.

 

    Pli ol 100 jaroj pasis, post kiam Esperanto eniris en Ĉinion komence de la 19-a jarcento. La albumo kun pli ol 360 fotoj kaj 10 mil ideogramoj prezentas la malfacilan vojon de Esperanto en Ĉinio en la disvastigo kaj la brilajn atingojn de la lando. El la albumo ni vidas, kiel ĉinaj pioniraj esperantistoj enkondukis Esperanton en Ĉinion, kiel famaj kleruloj subtenis la disvastigon de la lingvo, kaj kiel ili per Esperanto batalis en la naci- liberiga movado kaj en la rezistmilito kontraŭ la japanaj agresantoj, por savi la ĉinan nacion. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 ĉinaj e-istoj kun granda fervoro starigis la Ĉinan Esperanton-Ligon, iniciatis la revuon El Popola Ĉinio, funkciigis Esperantan disaǔdigon, fondis la societon "Amikoj de Esperanto" en Ĉinio, starigis lokajn E-asociojn, kulturis e-istojn, eldonis E-librojn, malfermis E-retejojn kaj faris la internaciajn interŝanĝojn per Esperanto. Post enirado en la novan jarcenton, precipe en la lastaj dek jaroj, ĉinaj e-istoj kun granda entuziasmo, kaj respondante la diversajn defiojn, utiligis la potencialajn ŝancojn por aktive lanĉi Esperantajn aktivadojn. Estas la unua fojo por Ĉinio kaj malofte por la mondo sisteme prezenti la disvolviĝon de la landa Esperanto-movado albumo-forme. Pro tio, ke en la albumo kolektiĝas multaj fotoj tre valoraj, ĝi havas dokumentan valoron kaj estas konservinda por tiuj, kiuj havas deziron koni la historion de la ĉina E-movado.

 

    Legante la albumon vi trovos, ke en la pasintaj pli ol 100 jaroj ĉinaj e-istoj plenumis multajn laŭdindajn aferojn. La unua estas, ke ĉinaj e-istoj kiel Hujucz kaj ailaj veteranaj e-istoj kunligis la Esperantan movadon kun la nacia liberigo kaj kun la progresinta kultura movado. Ili brave batalis kaj finfine bonvenigis la sukcesan fondiĝon de la nova Ĉinio. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio la e-istoj daǔrigis sian laboron por kontribui al la nacia reprosperiĝo. Ili per Esperanto diskonigis al diverslandaj e-istoj, kiel Ĉinio iris de malriĉeco kaj postresteco al prosperiĝo kaj riĉiĝo, kaj diskonigis la deziron de la ĉina popolo pri la paco kaj pri la idealo starigi la harmonian mondon. Tio ja identas kun la idealo de la lingvo Esperanto.

 

    La dua estas, ke ĉinaj e-istoj per Esperanto prezentis al la mondo la longan historion kaj brilan kulturon de la ĉina popolo, kaj ankaǔ enkondukis avangardajn sciencojn, teknikojn kaj la elstaran kulturon en Ĉinion. Tio akcelis la komunikadon, amikecon kaj interkomprenadon inter la popoloj ĉina kaj alilandaj.

 

    La tria estas, ke Ĉinio konstante diskonigas kaj disvastigas Esperanton por ke pli da ĉinoj konu kaj lernu la lingvon. La ĉinaj e-istoj el sia propra sperto konigis, ke Esperanto portas la grandan idealon kaj grandan praktikadon de la homaro, ĝi estas grava frukto de la homara civilizacio. La kontribuoj de Ĉinio al la mondo kompreneble inkluzivas tiun de Esperanto.

 

    "Esperanto -- ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo" estas la temo de la ĉi-jara UK, ĝi estas ne nur la idealo de la lingvo Esperanto, sed ankaǔ la celo de la ĉina E-movado. En la moderna tempo, paco kaj disvolviĝo fariĝas la disvolva temo de la mondo, ni -- ĉinaj e-istoj volonte kune kun la e-istoj de la tuta mondo kontribuas por akceli la pacon de la mondo, progreson de la homaro kaj prosperon de la socio. Ni deziras al la kongreso plenan sukceson.

 

    ------------------------------------------

 

    * Guo Xiaoyong: la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo

 

 

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng