2012-08-01
 Sinjoro Zaleski-Zamenhof |
Estimata Sinjorino Alta Protektanto,
Sinjoro Prezidanto,
Estimataj Gekongresanoj,
Geamikoj tre karaj,
Vi kunvenis laŭkutime en la centro de Esperantujo, situanta ĉi-jare malproksime laŭ distanco, tamen ĉiam proksime al mia koro.
Dum via Kongreso vi debatos pri la ponto al paco, al amikeco kaj al disvolviĝo, temo por mi, ponto-konstruisto, aparte interesa, precipe pro la nomo de tiu ponto: PONTO ESPERANTO!
Tial mi komprenis, ke elektinte siatempe mian inĝenieran profesion, mi neniel perfidis la kuracistan tradicion de la familio. Ne, mi ĝuste sekvis la Avon, kiu ja prezentiĝas kiel la inĝeniero de tiu ponto ...
Laŭ ekzistanta tradicio, la inĝeniero staras sub sia ponto, kiam la unua trajno aŭ la unua ŝarĝaŭto ĝin trapasas. Mi ĉiam sekvis tiun tradicion kaj mi konsideras, ke sekvis ĝin ankaŭ mia Avo. Ĉar Li daŭre estas vivanta en la koro de ĉiu esperantisto, ni povas konkludi, ke la Ponto Esperanto neniam rompiĝis kaj daŭre nin kondukas al paco kaj al amikeco!
Mi forte deziras al la Kongreso, ke ĝiaj debatoj estu fruktodonaj kaj kreu favoran eĥon tra la mondo.
Ludoviko K. Zaleski-Zamenhof |