Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Transdonado de la arto de "Argila Modlisto Zhang" en Tianjin, Ĉinio
2012-08-01

de ZHANG CHAOQUN

 


Zhang Yu rigardas la ŝildon kun surskribo "Arto de Centjara Familio" en sia vendejo. 
 

Zhang Yu modlas legendan figuron Guan Yunchang. 
 

Zhang Yu direktas teknikiston en polurado de argilaĵo antaŭ ol kolorigi ĝin. 
 

Lernantoj lernas modladon en la kurso. 
 

Zhang Yu kolorigas la memfaritan figuron. 
 

Dum la verkado Zhang Yu ofte fiks-rigardas siajn kreaĵojn. 
 

Zhang Yu (la unua de dekstre) direktas la laborantojn porti la ĵus elbakitan argilaĵon en la laborĉambron. 

 

    La arto pri modlado de koloraj figuroj de "Argila Modlisto Zhang"estis kreita en la jaro 1821 en Tianjin, marborda urbo de orienta Ĉinio. La kreinto Zhang Mingshan estis tre fama pro sia lerteco kaj gajnis al si mem la alnomon "Argila Modlisto Zhang" en la aĝo de 18 jaroj. Post lia forpaso oni titolis liajn posteulojn kaj ties argilaĵojn kun speciala stilo per tiu nomo. Feng Jicai, fama verkisto kaj folkloristo, skribis en sia libro, ke "Argila Modlisto Zhang" estas la plej eminenta artisto en tiu flanko. La argilaĵoj faritaj de "Argila Modlisto Zhang" estas fama ankaŭ ekster Ĉinio. Frue en la jaro 1915 verko de Zhang Mingshan jam akiris la unuan premion de la Panama Pacifika Internacia Ekspozicio. Zhang Yuting, la duageneracia heredanto de tiu arto gajnis la honoran premion en la sama ekspozicio. La argilaĵoj de "Argila Modlisto Zhang" jam metiĝis en liston de la unuaj ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio en 2006.

 

    Nun, en profundeco de la Strato pri Antikva Kulturo de Tianjin, la Muzeo de "Argila Modlisto Zhang" sin kaŝas en iu korto. Puŝmalferminte la dikan kaj pezan ruĝan pordon, la vizitantoj povas vidi la lividajn brikojn, verdajn bambuojn, ruĝan balustradon kaj simplan sed elegantan duetaĝan domon staranta en la mezo de la korto kvieta. Ekster la korto estas bruo de movoplena urbo, sed en la korto estas malfacile akirebla kvieto. Ĝuste en ĉi tiu kvieta loko, Zhang Yu, la sesageneracia heredanto de la arto faras instruadon al la lernantoj pri la argila modlado.

 

    Zhang Yu eklernis modladon en la aĝo de ses jaroj kaj heredis la familian arton 18-jara. Dum dek ses jaroj li ne nur heredis la tradician teknologion sed ankaŭ entreprenas la argilaĵojn de la marko "Argila Modlisto Zhang" kaj starigis ĉi tiun muzeon en Tianjin.

 

    Nuntempe, kiam industrio estas en alta disvolvo, tiu modla arto de "Argila Modlisto Zhang" restas ankoraŭ sama kiel en la pasinteco, konservante sian tradician faradon. Zhang Yu diris, ke eĉ la elektado de la materialoj havas multajn rafinitajn regularojn. Ekzemple, oni devas unue preni la argilon en la okcidenta antaŭurbo kie prosperas herboj kaj arboj. La argilo ĉirkaŭ unu metron sub la tero estas ruĝa kaj pura. Tia argilo ne povas esti tuj uzata kiel materialo, oni devas ĝin likvigi, filtri, sekigi kaj miksi kun kotonoj. Post multa martelado kaj frapado por sufiĉe "maturigi" la argilon, oni devas teni ĝin en kelo je tri jaroj. Kiam la taŭga materialo finfine pretiĝis, ankoraŭ multe da aferoj atendas la verkisto por krei unu figuron, ekzemple mane modli formon, nature sekigi, baki en forno, poluri kaj kolorigi.

 

    En la pasintaj cent jaroj, dum la transdonado de la modla arto krom instruado de patro al filo, la posteuloj de la familio Zhang aranĝas kursojn por lernigi la arton al amatoroj de kolora modl-arto kaj studentoj de belartaj lernejoj aŭ universitatoj, cele evoluigi kaj antaŭenpuŝi tian arton. En la komenca periodo de "Argila Modlisto Zhang", la popolanoj deziris realisman artformon por registri la sociajn morojn kaj belajn rakontojn. La verkoj de "Argila Modlisto Zhang" kontentigis tion, kaj estis tre ŝatataj de la publiko. Sed hodiaŭ en la diĝita epoko la esprimmanieroj kaj ŝatoj de popolanoj tute ŝanĝiĝis. Zhang Yu pensas, ke lia tasko estas transdonado kaj popularigo de la tradicia teknologio, bone kaj komplene konservi verkojn de la prapatroj kaj ĝuigi ilin al ĉiuj, kiuj amas tiun arton.

 

    Zhang Yu esperas, ke oni bone ellernos la teknikon de tiu arto sed ne simple imitos ĝian stilon. Li deziras vidi, ke en la estonteco krom verkoj de "Argila Modlisto Zhang", aperos pli da verkoj de aliaj specoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng