Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liberigo de cervaro
2012-08-01


Ĵus liberigita cervo 

 

    La 29a de julio estas la tago de tigroj. Bonrasaj ruĝaj cervoj kaj makulaj cervoj, atestitaj per DNA-ekzameno (deoksiribonuklea acido) estis liberigitaj en la Lanjia-a arbarkulturejo de la Forstokultura Administracio de Wangqing-gubernio, Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio.

 

    La liberigo de cervoj celas kompletigi la populacion de sovaĝaj cervoj kaj rapidigi ilian reproduktiĝon en tiu ĉi regiono por rapide atingi la densecon de ĉasaĵoj bezonataj de la siberiaj tigroj (panthera tigris altaica) por longperioda ekzisto kaj reproduktiĝo, kaj por altiri siberiajn tigrojn de la malproksima oriento de Rusio al la interno de la montaro Changbai. Estas la unua fojo, ke Ĉinio liberigas cervaron por allogi siberiajn tigrojn al la montaro.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng