2012-08-01
 Sportaj teamoj en la inaŭguro de la kajto-konkurso |
|
 Sportistoj en kajto-konkurso |
La 30-an de julio inaŭguriĝis en Nanyan de Henan-provinco la kajto-konkurso de la 7-a Ĉina Kamparana Sportkunveno kun ĉina tradicia trajto.
Laŭ konigo de la kajto-konkursa komitato de la 7-a Ĉina Kamparana Sportkunveno, la kajto-konkurso kiel sporta speco okazanta antaŭ la sportkunveno daŭros 3 tagojn. Dum la kajto-konkurso 162 sportistoj de 28 teamoj el la tuta lando partoprenos en konkursoj de 11 sportbranĉoj kaj 31 disciplinoj, kiaj serio da kajtoj, kajtoj kun molaj kaj malmolaj flugiloj kaj du-linia baleto-konkurso de movantaj kajtoj.
La 7-a Ĉina Kamparana Sportkunveno inaŭguriĝos en la 16-a de septembro en Nanyan de Henan-provinco. Dum la sportkunveno okazos konkursoj de 15 sportbranĉoj kaj 198 disciplinoj, kiaj atletiko, korbopilko, naĝo, ludo de volano per piedoj, tabloteniso, ĉin-stila luktado, drako-ŝipo, tri milita programeroj de milico, wushu-o (tradicia ĉina luktarto), jangge-danco (speco de populara kampara popoldanco), ĉina ŝako, drak-danco, leon-danco, ŝarĝita biciklo, kajto kaj hokfiŝo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|