Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio
2012-08-01

 

 

    Estimataj esperantistoj kaj gastoj, nome de la gvidantoj de la Komunista Partio, la Ŝtato kaj la popolo de Vjetnamio, mi varme bonvenigas la internaciajn esperantistojn kaj la estimatajn gastojn partoprenantajn en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.

 

    Estimataj gesinjoroj! Kun 125 jaroj da historio kaj disvolviĝo, Esperanto fariĝis la Internacia Lingvo akceptita en multaj landoj de la mondo kaj alportis pozitivan kontribuon al la akcelado de amikeco kaj solidareco inter la popoloj pro paco kaj disvolviĝo. Esperanto estis enkondukita en Vjetnamion per la unuaj libroj kaj kursoj.

 

    Nia respektata Onklo Ho estis iam la unua esperantisto en Vjetnamio. Li venis al Esperanto en la jaroj 1913 -- 1917, kiam li vivis kaj agadis en Britio. Esperanton li uzis en siaj revoluciaj agadoj kaj tutkore kuraĝigis la fondiĝon de la Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio, kiu estas la antaŭulo de la nuna Vjenama Esperanto-Asocio. Pro tio la gastigado de la 97-a UK estas samtempe granda honoro kaj bona okazo, por ke ni esprimu nian dankemon al niaj internaciaj amikoj, kiuj elkore subtenas Vjetnamion, kaj prezentu al vi pacaman Vjetnamion survoje al disvolviĝo kaj integriĝo.

 

    Estimataj gesinjoroj! Esperanto estas la Internacia Lingvo konata kiel lingvo bonvola kaj egala. Uzante ĝin ĉiuj homoj kaj popoloj estas egalaj danke al la komuna lingvo kaj ne estas influata de la diferenco de iu ajn kulturo.

 

    Mi konfirmas al vi la apogon de la Partio kaj Ŝtato de Vjetnamio al la disvolviĝo de la enlanda kaj monda Esperanto-movado, kaj esperas, ke Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la generacioj de amantoj de Esperanto de pli ol unu jarcento povas fieri pri la lingva heredaĵo, kiu estas konservata kaj disvolvigata de la nuna generacio.

 

    Mi estas certa, ke Esperanto daŭre fariĝas la Internacia Lingvo, kiu alligas la popolojn de diversaj landoj en la mondo por paco, disvolviĝo kaj kooperado. Kun la spirito Vjetnamio estas fidindaj amiko kaj partnero, respon- deca membro de la monda komunumo, ni kredas, ke paco, amikeco kaj kooperado alportos al vi ĉiuj komfortan kaj feliĉan vivon.

 

    Mi esperas, ke nia bela lando, kiu havas heroan historion, gastamecon kaj amon por paco, provizos al vi per belaj sentoj kaj impresoj okaze de via partopreno en ĉi tiu kongreso.

 

    Al la 97-a UK, mi deziras belajn sukcesojn kaj al niaj internaciaj amikoj utilan, interesan kaj signifoplenan restadon en nia lando.

 

(El Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng