Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Du novaj honoraj membroj de UEA
2012-08-01

 

    HORI Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de la Japana Esperanto-Instituto kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis ĉefredaktoro de la organo de JEI, La Revuo Orienta, de 1995 ĝis 2008, kaj li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon Esperanto en Azio li redaktas ekde 2001. En LKK de la 92-a UK en Jokohamo (2007) li respondecis pri la gazetara servo. De 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado. Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj fakdelegito pri edukado. Li multe vojaĝis en Azio por instrui Esperanton kaj helpi lokajn klubojn. En 2011 Hori ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro la diskonigado de la japana kulturo per prelegoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras la libroserio Raportoj el Japanio, en kiu aperis jam 14 volumoj ekde 1997. En 2004 li ricevis la Premion Ossaka de JEI. Li ankaŭ multe raportis en Interreto pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo en Japanio en marto 2011. Pri tiu temo li publikigis ankaŭ la libron Tertrema katastrofo de Japanio 2011. En 2009 kaj 2011 li ricevis la unuan premion en la literatura konkurso de JEI.

 

 

 

    György (Georgo) NANOVFSZKY naskiĝis en 1942 kaj lernis Esperanton en kursoj de Julio Baghy kaj Alfonz Pechan. Ekzameniĝis pri lingva kapableco en 1958. Ekde tiam li aktivas movade kaj publikigas verkojn, artikolojn kaj tradukojn. Li estis prezidanto de la Studenta E-Klubo en Budapeŝto 1958-1960 kaj kunorganizanto de la 51-a IFEF-kongreso en 1962 en Budapeŝto. De 1963 ĝis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo "Fajrero", vizitante la renaskiĝintajn klubojn en Siberio, Kaŭkazo, Leningrado kaj Irkutsk. Nanovfszky doktoriĝis pri ĝenerala lingvistiko en la Budapeŝta Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de UNCTAD en Ĝenevo 1982-85, ankaŭ reprezentante UEA ĉe UN en Ĝenevo. De 1983 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la revuo Planlingvistiko. Kiel hungara ambasadoro en Moskvo 1992-98 Nanovfszky helpis reaktivigi la movadon en Moskvo kaj tutlande. Li estis profesoro de la Moskva internacia universitato JUSTO 1994-2011. En 1996 li doktoriĝis pri politologio en la Rusia Akademio de Sciencoj. Membro kaj profesoro de AIS li estas ekde 1998. De 1998 ĝis 2006 li estis prezidanto de la Hungaria Esperanto-Asocio kaj komitatano A ĉe UEA. Kiel ambasadoro en Singapuro 2002-2005 li aktivigis lokajn esperantistojn organizante regulajn renkontiĝojn. Ekde 2007 li estas honora prezidanto de HEA.

 

(el uea.org)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng