Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-Forumo en Mongolio
2012-08-01

Teksto de Zhang Xiaotong kaj fotoj de Jiang Limin

 


Xiao Ke faras raporton pri la Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio. 
 

Zhang Xiaotong konigas la retejon de El Popola Ĉinio.  
 

Sinjorino Dagva faras paroladon. 
 

Sinjoro Joakim Enwall prezentas la svedan Esperanto-movadon. 
 

Artistinoj dancas. 
 

 La ĉeestantoj de la forumo 

 

    Dum la Mongola Kultura Festivalo, aktivado de la Azia Jaro por Esperanto, okazis Esperanto-forumo, kiu celis fortigi interŝanĝon kaj komunikadon de mongolaj kaj ĉinaj esperantistoj. En la komenco, sinjoro Enkhee, prezidento de la Mongola Esperanto-Societo, konigis al ĉiuj la ĉeestantajn membrojn de la Mongola Esperanto-Societo. Estis tre viglaj mongolaj esperantistoj, el kiuj sinjorino Gereltogtokh Dagva faris parolon pri aktivadoj de la Mongola Esperanto-Societo.

 

    Ŝi diris, ke en la lastaj jaroj la Mongola Esperanto-Societo okazigis aktivadojn por antaŭenpuŝi Esperanto-movadon. La Mongola Esperanto-Societo laŭleĝe sin registris ĉe la Mongola Ministerio pri Justico kaj Internaj Aferoj en la jaro 2006, kiel tutlanda, ne registara organizo. Nun la Mongola Esperanto-Societo havas ĉ. 50 membrojn, inkluzive de veteranaj esperantistoj. Ili klopodas por varbi novajn membrojn kaj okazigi multajn Esperanto-kursojn, kvankam ne tiel sufiĉe sukcesajn, bedaŭrinde. Ĝis nun oni ankoraŭ ne povas regule aperigi revuon aŭ bultenon de la societo nek konstante okazigi Esperanto-eventojn. Tamen oni ekaperigis la retpaĝojn en Esperanto ekde la jaro 2003.

 

    Oomoto, japana religia organizo fondita de Deguchi Nao, diskonigas per Esperanto la spiriton pri paco kaj egaleco. Oomoto havas sidejon en Ulanbatoro, kie ili okazigas aktivadojn kun la Mongola Esperanto-Societo. Okazis la forumo en la oficejo de Oomoto en Mongolio. Oomoto havas komunan spiriton kun Esperanto, ke la mondo estu en paco. Sinjorino Dagva dankis al Oomoto pro ties kontribuo por komunikado inter la japanaj kaj mongolaj esprantistoj.

 

    En la forumo la parolon faris ankaŭ Xiao Ke, prezidanto de la Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio. Li konigis al la ĉeestantoj laborojn de la asocio en la pasintaj jaroj.

 

    Tre freŝe, ĉeestis la forumon sveda esperantisto Joakim Enwall, profesoro de la Universitato de Uppsala de Svedio. Li multajn lingvojn povas paroli, kaj lernis la parolan lingvon de mjaŭ-oj -- unu el la nacimalplimultoj de Ĉinio. Li renkontiĝis en Ĉinio kun lia edzino, mongola belulino, kaj komencis lerni la mongolan lingvon. Laŭ li, Esperanto estas uzinda kaj ne povas estis anstataŭigata. Konigis al ĉiuj li la situacion de la sveda Esperanto-movado, al kiu esperantistoj volonte donis monojn por okazigi aktivadojn, forumojn kaj konferencojn. Ili ankaŭ donis financan subtenon al la publikigo de librojn kaj revuojn en Esperanto.

 

    Briligis la forumon artistoj el Nankino de Ĉinio. Ili volonte prezentis kantojn kaj dancojn en Esperanto. Sinjorino Wang Lin, kvankam jam 70-jara, tre bone kantis kaj dancis.

 

    Ĉeestis la forumon preskaŭ 30 esperantistoj de Mongolio kaj Ĉinio.

 

 

 

 
En la 97-a UK en Hanojo okazis la publika lanĉo de la Esperanta traduko de Rakonto pri Kjeŭ, granda epika poemo de Nguyen Du, kiu aperis kiel numero 48 en la Serio "Oriento-Okcicento" de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng