Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Plonĝa teamo ĉe Jangzio de Ĉinio
2012-08-01

 
"La Sonĝa Teamo" de Wuhan faras prezentadon.
 
 
Tute simila al speciala plonĝisto

 

    En la 30-a de julio, raportisto rimarkis dum intervjuado farita sur la pontego super Jangzio, ke grupo da lertaj plonĝantoj sin ĵetis de sur la pontego en la akvon de la rivero. Ili plonĝis malsupren de sur la spekt-platformo kun la alteco je pli ol 10 metroj sur la Wuchang-a Pontoturo de la Jangzia Pontego en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei en meza Ĉinio.

 

    La movoj de la plonĝantoj estas tiel belaj kiel tiuj de la specialaj plonĝistoj, ekz., elano, enakviĝo kaj kapablo por malgrandigi la ŝprucitajn akverojn.

 

    Qiu Xiaojun, 38-jara amatoro de plonĝado, diris, ke preskaŭ ĉiuj plonĝ-amantoj estas liaj najbaroj, kiuj loĝas proksime al la Wuchang-a Pontoturo. Ili kreskis ĉe la rivero kaj komencis fari la plonĝadon en sia adoleska tempo. Pro la olimpikaj sportkunvenoj, ili nomas sin "la Sonĝa Teamo". Laŭ la klarigo de Qiu Xiaojun, nur braveco estas ne sufiĉa por la plonĝado, ankaŭ la subakva lerteco kaj la enakvaj movoj estas gravaj, ekzemple, la brakoj kaj la kruroj devas esti firme rektaj sed ne rigidaj, oni same devas gardi sin kontraŭ la ŝprucitaj akveroj kiel la specialaj plonĝistoj.

 

    Qiu Xiaojun diris ankaŭ: "Bedaŭrinde, nun malmultaj geknaboj faras plonĝadon ĉi tie. Ili iras al la specialaj naĝejoj. Sed ni amas la riveron."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng