2012-08-02
 Ye Shiwen ricevas sian duan oramedalon. |
|
 Ye Shiwen en konkurso |
En la 31a de julio en Londono ĉina naĝistino Ye Shiwen ricevis oran medalon de la virina individua 200-metra miksnaĝado de la 30aj Someraj Olimpikoj per la rezulto de 2 minutoj kaj 7.57 sekundoj. Tio estas la dua ora medalo por ŝi, kaj la 12a por la ĉina delegacio el la Londonaj Olimpikoj.
Antaŭ tio 16-jara Ye rompis la mondan rekordon de la virina individua 400-metra miksnaĝado kaj gajnis la oran medalon por la ĉina delegacio.
La miraklo de Ye elvekis atentojn de fremdlandaj mediatoj. Colin Moynihan, prezidanto de la Brita Olimpika Asocio, diris tiutage en la gazetara konferenco: "Ye Shiwen trapasis la ekzamenon de la Monda Anti-Dopada Agentejo, kaj ŝi estas senkulpa. Tio estas la fino de la rakonto. Ye Shiwen meritas agnoskon por sia talento."
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|