Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Televidaj stacioj de Ĉinio kaj Usono subskribis strategian interkonsenton
2012-08-02


Estroj de la du televidaj stacioj post la subskribo de la interkonsento 

 

    En la 30-a de julio okazis subskriba ceremonio de la strategia interkonsento inter SINOVISION, usona ĉinlingva televidostacio kaj la Ŝanhaja Orienta Komunikila Grupo. La ceremonio estis okazigita en la Manhattan-a Azia-arta Muzeo (Manhattan Asian Art Museum) de Nov-Jorko, urbo de Usono. La du komunikilaj organizoj konsentiĝis pri ilia kunlaboro en la novaĵa rondo, la konstruado pri anglalingva kanalo de SINOVISION kaj ilia ĝenerala strategia kunago.

 

    La longtempa kunlaboro inter SINOVISION kaj la Ŝanhaja Televida Stacio datiĝas jam de preskaŭ 22 jaroj kiam SINOVISION estis ĵus establita. Dum multaj jaroj la Ŝanhaja Televida Stacio sendis al la usona publiko multe da elstaraj programeroj tra la usona televida stacio SINOVISION. Ambaŭ televidaj stacioj de Ĉinio kaj de Usono interkonsentis, ke interŝanĝo de novaĵaj materialoj, provizo per specialaj korespondantaj raportoj kaj livero de bonaj kondiĉoj por subteni la intervjuojn devas esti reciprokaj. Tio certe plivastigos la kanalon al la ĉina kaj usona popoloj por pli bone koni kaj kompreni unu la alian.

 

    La subskribo estas signo de la nova epoko pri la evoluado de la kunlaboro inter usona ĉinlingva televidostacio kaj la Ŝanhaja Orienta Komunikila Grupo kiu inkludas la Ŝanhajan Televidan Stacion.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng