2012-08-02
 Du aŭstriaj studentoj montras sian verkon pri granda pando faritan el faruno. |
|
 Aŭstriaj studentoj lernas la ĉinan kaligrafion. |
La 30-an de julio 21 aŭstriaj studentoj partoprenantaj en la Somera Kampado de la Jiangsu-a Universitato de Ĉinio kaj la Konfucea Instituto de la Universitato de Graz de Aŭstrio okazanta en la urbo Zhenjiang de Jiangsu-provinco lernis faradon de pastofiguletoj kaj kaligrafion por sperti ĉinan kulturon. La studentoj detale konis la ĉinan popolan pastomodl-arton, la historion kaj disvolviĝon de la ĉina kaligrafio kaj mem faris pastofiguletojn kaj ekzercis kaligrafion sub la gvido de ĉinaj instruistoj por persone sperti la ĉarmon de la ĉina tradicia kulturo.
La ĉi-foja Somera Kampado de la Jiangsu-a Universitato de Ĉinio kaj la Konfucea Instituto de la Universitato de Graz de Aŭstrio estas dua-foje okazigita kun la celo diskonigi la ĉinajn lingvon kaj la tradician kulturon, akceli la kulturajn interŝanĝojn inter ĉinaj kaj aŭstriaj studentoj. Dum la duon-monata somera kampado la aŭstriaj studentoj sisteme lernos la ĉinajn tradician tuĉpentraĵon, wushu-on, operon kaj popolajn artojn, kaj faros interŝanĝojn kun ĉinaj studentoj pri lernado de la ĉina lingvo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|