Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Longa pentraĵo pri la urbo Tianjin, Ĉinio
2012-08-03


Infanaj artistoj el diversaj landoj kune montras la longan pentraĵon. 

 

    En la 31-a de julio ĉirkaŭ milo da infanaj artistoj kunvenis en la tianjin-a kultura centro por kune pentri la pejzaĝon de Tianjin, marborda urbo en orienta Ĉinio. La artistetoj el pli ol kvindek landoj skizis la mirindan perspektivon de la urbo kiel grava programo de la tuta Tianjin-a Internacia Kultura Festivalo de Infanaj Artoj. Iliaj desegnaĵoj povis esti kombinitaj en unu pentraĵo kun la totala longeco de cent metroj.

 

    Je la oka horo antaŭtagmeze en tiu tago, la infanaj artistoj el la kvin kontinentoj komencis ilian viziton kaj faris fotadon samtempe. Ili konservis la belecon de la urbo aŭskultante la klarigon de la lokaj gvidantoj. Post la apreco de la admirindaj vidindaĵoj ĉiuj infanaj artistoj kune iris al la arta galerio de la kultura centro kaj faris pentradon. La infanaj artistoj montris la urbon Tianjin en siaj naivaj okuloj al la rigardantoj per penikoj kaj koloriloj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng