2012-08-03
Sten Johansson el Svedio ricevis la unuan premion en la sekcioj "prozo" kaj "eseo" de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Aldone, pliaj verkoj liaj ricevis la trian premion en la sekcio "prozo", kaj honoran mencion en la sekcio "eseo". La rezultoj estis diskonigitaj ĵaŭde dum la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.
Poezio:
La 1-a premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro "Inspiro";
La 2-a premio: ne aljuĝita;
La 3-a premio: Timothy Brian Carr (Britio) pro "La arto de la Poezio" kaj Luiza Carol (Israelo) pro "Kandanco";
La honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro "Rivero Honto" kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro "Homsaĝo".
Partoprenis 43 verkoj de 22 aŭtoroj el 14 landoj.
Prozo:
La 1-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Tri legendoj";
La 2-a premio: Ewa Grochowska (Francio) pro "Sabla reĝlando";
La 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Vasta domo";
La honora mencio: Lena Karpunina (Rusio) pro "La amnestipeto" kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro "Subtenu min".
Partoprenis 21 verkoj de 15 aŭtoroj el 11 landoj.
Eseo:
La premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Ivan Ŝirjaev -- la evoluo de verkisto" kaj Luiza Carol (Israelo) pro "La puzlo pri la elefanto";
La 2-a premio: ne aljuĝita;
La 3-a premio: Aleksandro Melnikov (Rusio) pro "Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi";
La honora mencio: Sten Johansson (Svedio) pro "Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio?" kaj Brandon Sowers (Usono) pro "Perspektivoj pri Esperanta Kinarto".
Partoprenis 12 verkoj de 8 aŭtoroj el 7 landoj.
Teatraĵoj:
La 1-a premio: Carmel Mallia (Malto) pro "Najbaroj";
La honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro "Ombro en lumo" kaj José Eduardo Rosa Crispim (Portugalio) pro "Fetorafero".
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.
Infanlibro:
La premio "Infanlibro de la Jaro": eldonejo PRO100 (Pollando) pro "Kato Koloro" de Moises Gutierrez Raimundez, tradukita de Przemysław Wierzbowski.
Partoprenis 6 verkoj de 6 eldonejoj el 6 landoj.
La premio "Nova Talento"
Jesper Jacobsen (Francio).
(el uea.org)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|