Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝtaloj produktitaj de Ĉinio estas transportitaj al la norda Eŭropo
2012-08-03


Ŝtala strukturo transportota al Norvegio por konstrui la ŝtalan ponton 

 

    La 1-an de aŭgusto la ĉefa parto de la ŝtala strukturo uzota por konstrui la ŝtalan ponton en Hardanger de Norvegio estas transportita de Ŝanhajo al Norvegio. Tio markis, ke la ŝtala ponto, kiu estas produktita de Ĉinio kaj konforma al la normo de la Eŭropa Unio, unuafoje eniris en la merkaton de norda Eŭropo. La ponto fariĝos la plej longa pendponto kaj la marka konstruaĵo de Norvegio.

 

    La ŝtala ponto finkonstruota en la suda parto de Norvegio uzos 7800 tunojn da ŝtala strukturo en sia ĉefa parto, kiu estas liverita de la Ŝanhaja Pez-industria Kompanio Zhenhua. Sur la ponto kun la longeco je 1375 metroj kaj la larĝeco je 18 metroj estos du vojoj por aŭtoj, unu vojo por bicikloj kaj unu vojo por piedirantoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng