Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
KAEM okazigis sian kunvenon en la 97-a UK
2012-08-06

Teksto de Sun Li kaj Chen Ji kaj fotoj de Zhao Xi

 


En la kunvenejo 
 

S-ro Sasaki prezidas la kunvenon. 
 

Wang Ruixiang, vicprezidanto de KAEM, faras parolon. 
 

Parolas reprezentanto el Pakistano. 
 

Enkhee, prezidanto de la Mongola E-Asocio, en la kunveno. 

 

    La 31-an julie KAEM okazigis kunvenon en salono Matland kadre de la 97-a UK en Hanojo. En ĝi ĉeestis pli ol 20 reprezentantoj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, Mongolio, Malajzio, Singapuro, Indonezio, Nepalo, Pakistano, Afganio, Israelo k.a. Ĝenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller ĉeestis la kunvenon, kiun prezidis s-ro Sasaki, prezidanto de KAEM. En la kunveno s-ro Otto el Israelo prezentis la preparadon de la 7-a Azia E-Kongreso okazonta en Israelo aprile de 2013. Li diris, ke la temo de la kongreso estas "Ekologio de Paco – Paca Kunvivado de Homo, Medio kaj Naturo". La ĉeestantoj demandis pri loĝado, trafiko kaj similaj problemoj.

 

    Sekve la reprezentantoj komencis diskutadon pri la E-aktivadoj en Azio.

 

    Wang Ruixiang, vicprezidanto de KAEM, diris, ke UEA elektis aziajn landojn kiel gastigantojn de diversaj E-aktivadoj, kio montras, ke ĝi donas al azia E-movado grandan subtenon kaj atenton. Li prezentis la disvolviĝon de Esperanto en Ĉinio kaj parolis pri la eldonado de Esperantaj libroj, precipe la albumo Antaǔen kun Espero -- pri la Ĉina E-Movado kaj pri la preparado de la Internacia Esperanto-Muzeo de la Zaozhuang-a Universitato. Fine li detale prezentis serion da aktivadoj pri“Azia Jaro de Esperanto”organizita de la Ĉina E-Ligo. La aktivadoj okazis, okazas kaj okazos en tri landoj, nome junie kultura ekspozicio aranĝita kunlabore kun la Mongola E-Asocio, en kiu estis kultura festivalo kaj Esperanta forumo; julie aktivado "Ĉina Tago" en la 97-a UK en Hanojo, kaj septembre "Semajno de Interŝanĝo inter Ĉinio kaj Koreio" en Koreio, organizita kunlabore kun la Korea E-Asocio. Li kredas, ke tiuj aktivadoj povas akceli la kulturan interŝanĝon kaj komunan disvolviĝon de Espranto-movado de tiuj landoj kaj profundigi la amikecon de e-istoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng