2012-08-06
 Cao Bude (meze), ĉin-devena malajo babilas kun la japanaj amikoj per la ĉina lingvo. |
En la 5-a de aŭgusto okazis ceremonio de la 5-a datreveno de la "ĉinlingva angulo" en la ikebukura parko de Tokio, Japanio.
La "ĉinlingva angulo" estis organizita de la ĵurnala oficejo de "Japanaj transmaraj novaĵoj" en la jaro 2007 en ikebukura parko kiu situas en la okcidenta parto de Tokio, ĉefurbo de Japanio. Japanoj kiuj zorgas Ĉinion kaj ĉinoj kiuj loĝas en Japano kunvenas en la "ĉinlingva angulo" en ĉiu dimanĉo kaj interŝanĝas iliajn opiniojn kaj novaĵojn pri la aferoj okazintaj en la du landoj per la ĉina lingvo kaj la japana. Tio allogis multajn homojn kiuj alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio por partopreni en la kunveno. Samtempe multaj komunikiloj raportis pri tio, ekzemple la ĉina "Popola Ĵurnalo" kaj la japana "Japanaj Ekonomiaj Novaĵoj" (Nihon Keizai Shimbun).
Dum la pasintaj kvin jaroj la "ĉinlingva angulo" okazigis 250 interŝanĝajn kunvenojn spite de la pluvo kaj de la vento. La nombro de partoprenantoj superis 10 milojn da homofojoj. La "ĉinlingva angulo" jam fariĝis fama "marko" de la interŝanĝado de la ĉina kaj japana popolamaso.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|