Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sun Yang ĉampioniĝis en vira 1500-metra libernaĝado
2012-08-06

 
Sun Yang, ĉampiono de la vira 1500-metra libernaĝado

 

    La 4an de aŭgusto en la Someraj Olimpikoj, Londono, ĉina naĝisto Sun Yang ĉampioniĝis kaj rompis la mondan rekordon en la vira 1500-metra libernaĝado per la rezulto de 14 minutoj kaj 31.02 sekundoj.

 

    Antaŭ tio Sun ricevis la oran medalon de la vira 400-metra libernaĝado, tamen li diris, ke la ora medalo de la 1500-metra libernaĝado estas la plej dezirata.

 

    En la finalo de la 400-metra libernaĝado, Sun certigis sian unuan lokon post la unuaj cent metroj en la naĝado, kaj superis la mondan rekordon je unu korpa longeco post 500 metroj, kaj lia ĉifoja rezulto estas je 3.12 sekundoj pli bona ol tiu monda rekordo kreita de li mem en la 14a Monda Ĉampionado de FINA, Ŝanjaho, 2011.

 

    Tiel 21-jara Sun Yang fariĝis la ununura viro de la ĉina naĝista rondo, kiu ricevis du olimpikajn ormedalojn, tamen Sun diris kun modesteco: "Mi estas multe malpli bona ol Michael Phelps. Mi devas pli multe peni. Phelps partoprenis en kvar olimpiaj ludoj, ankaŭ mi deziras defii mian maksimumon."

 

    Parolante pri la plano post la Londonaj Olimpikoj, Sun respondis, ke li nur volis sin distri, "Mi deziras turismi kun miaj gepatroj."

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng