2012-08-06
 Dou Dou kantas en la gazetara konferenco. |
La 4-an de aŭgusto laŭ la loka tempo, okazis en Londono gazatara konferenco por ĉina infana kantistino Dou Dou, kiu prezentis la kanton Vi kaj Mi en la inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj. Ŝia koncerto "Lumo super la mondo -- 2012 dum la Londonaj Olimpikoj", kiel la unua programero de la aktivado "ĉina semajno" dum la Londonaj Olimpikoj, okazos en la 8-a de aŭgusto en Londono.
Sinjoro Heiberg, oficisto de la Internacia Olimpika Komitato, varme invitis ŝin per letero, en kiu li skribis, ke la kultura aktivado estas tre grava por la Olimpikoj kaj ŝi povas starigi per la koncerto ponton inter la ĉinaj kaj britaj junuloj. Same kiel la slogano de la Londonaj Olimpikoj "Inspiri Generacion", Dou Dou jam inspiris la novan generacion en Ĉinio kaj ŝi povos inspiri tiun en la tuta mondo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|