Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
De primitiva homaro al la klana socio
2012-08-06

    ĈINIO estas unu el la plej fruaj generaj lokoj de la homaro. Jam de tre malproksima antikveco la praavoj de la ĉina nacio laboris, vivis kaj generis sur la vasta tero de Ĉinio. En multaj lokoj de Ĉinio oni senĉese trovas historiajn lokojn de la primitivaj homoj. La Yuanmou-homoj,trovitaj en la gubernio Yuanmou de Yunnan-provinco de suda Ĉinio, vivis antaŭ 1 700 000 jaroj. Ili estis la plej fruaj primitivaj homoj en Ĉinio ĝis nun konataj. Sed la plej fame konataj primitivaj homoj, pri kiuj la materialoj estas plej abundaj, estis pekinaj simi-homoj.

 

    PEKINAJ SIMI-HOMOJ

 

    Sur la monto Longgu apud Zhoukoudian, sudokcidente de Beijing (Pekino), estas roka kaverno. De 1927 ĉinaj sciencistoj trovis sinsekve en tiu loko pli ol 40 diversajn fosiliojn de simi-homoj, inter kiuj troviĝis kompleta kranio. Krome, oni elfosis fosiliojn de pli ol 90 specoj de mamuloj, dekmilojn da krudaj ŝtonaj instrumentoj kaj cindron miksitan kun lignokabo, animalaj ostoj, semoj de celtido kaj ŝtonpecoj. La simihomaj fosilioj kaj la restaĵoj de la antikva kulturo montris, ke tie antaŭ 4-500 000 jaroj amase vivis primitivaj homoj. Ili estis la pekinaj simihomoj, fame konataj tra la tuta mondo.

 

    Laŭ aspekto la pekinaj simihomoj tre similis al simioj, sed ili estis homoj, ĉar ili jam povis iri rektastare kaj elfari pintajn kaj akrajn ŝtonajn instrumentojn kun eĝoj por ĉasi bestojn kaj elfosi manĝeblajn tuberojn de plantoj.

 

    Ili scipovis porti naturan fajron estigitan per fulmo al sia kaverno por baki manĝaĵon kaj sin varmigi, kaj konservi la fajron longtempe.

 

    La tiama klimato de tiu loko estis varmeta kaj humida, ĉie kreskis arbaroj kaj herboj. Sur la vasta herbejo vivis grupe sovaĝaj ĉevaloj, cervoj, megaceroj (Megaceros pachysteus) kaj antilopoj. Ankaŭ rinoceroj kaj elefantoj iris ofte tien por serĉi manĝaĵon. Ĉe la riveroj kaj lagoj vivis bubaloj, lutroj kaj riveraj leopardaj katoj. En la densaj arbaroj vivis tigroj, leopardoj, lupoj, ursoj kaj aliaj rabobestoj, kiuj minacis la pekinajn simihomojn. Ĝuste en tia danĝera medio vivis la pekinaj simihomoj. Ili kunvivis kelkdekope, kune kolektis fruktojn de arboj, ĉasis bestojn kaj ilin manĝis komune, kaj vivis tre malfacilan vivon. La trovitaj fosilioj de simihomoj montras, ke ili vivis meznombre nur 14-15 jarojn.

 

    Travivinte longan periodon de 2-300 000 jaroj, la pekinaj simihomoj altigis sian laboran sperton, ankaŭ ilia socia organizo ekŝanĝiĝis kaj iom post iom transiris de primitivaj homoj al klana socio.

 

    ĜERMO DE MATRIARKA KLANA SOCIO

 

    Antaŭĉ. 200 000 jaroj la simihomoj evoluis en paleohomojn. La paleohomoj havis tre grandan progreson en la korpa aspekto. En vasta tereno de Ĉinio oni trovis paleohomojn. Inter ili la Dingcun-homoj trovitaj en Shanxi (Ŝanhi)-provinco, vivantaj antaŭ ĉ. 100 000 jaroj, estis tre fame konataj. Samtempe kun tio oni trovis pli ol 2 000 ŝtonajn instrumentojn. La Dingcun-homoj daŭre uzis hakajn, skrapajn kaj pintajn instrumentojn kaj faris ŝtonajn trieĝajn pintaĵojn kaj sferajn instrumentojn. La ŝtonaj globoj kun grandeco de pomo eble estis iliaj ĉasiloj kiel kunŝnuraj ŝtonaj ĵetiloj. Ili envolvis du ŝtonajn globojn per felo respektive kaj ilin kunligis per fela ŝnuro. Dum ĉasado ili tenis unu globon enmane kaj svingis la alian, ke ĝi rondire flugu en la aero, kaj poste jetis ĝin al la celita objekto. La turniĝanta ŝnuro kun ŝtongloboj povis volvi la kolon aŭ piedon de la ĉasaĵo. Oni iam trovis en Xujiayao — unu el la historiaj restadejoj de Dingcun-homoj — pli ol 1 500 tiajn globojn, kiuj ja estis siatempe avangardaj armiloj.

 


Pekina simihomo

 

 

    Tiam la paleohomoj komencis forlasi malordan geedziĝon kaj iris en la stadion de sangaparenca geedziĝo inter anoj de samaj generacioj.

 

    Ĝis antaŭ ĉ. 4-50 000 jaroj la paleohomoj evoluis en novhomojn. El la historiaj restadejoj de novhomoj trovitaj en Ĉinio, la plej fama estas tiu de montsupraj kavernuloj vivantaj antaŭ 17-18 000 jaroj. Ili loĝis en kaverno de la montsupro de la monto Longgu apud Zhoukoudian, tial oni nomas ilin montsupraj kavernuloj. Ilia aspekto estas tre simila al tiu de la nunaj ĉinoj.

 

    La montsupraj kavernuloj havis pli progresajn laborinstrumentojn kaj laborkapablon. Ili jam povis bori truon kaj poluradi. En la kaverno oni trovis 82-milimetran ostan pinglon glatan kun akra pinto kaj malgranda truo. Tio montris, ke ili tiam portis kudritan felveston. Ili kunligis truitajn bestajn kaj fiŝajn ostojn, konkojn kaj ŝtonetojn, kaj pendigis ilin sur la kolo kiel ornamaĵon. La montsupraj kavernuloj jam posedis rimedon por artefara fajro. Inter la historiaj legendoj de Ĉinio estas unu pri "ligno-borado de Suirenshi por fari fajron", kiu ĝuste spegulis la tiutempan atingon.

 

    Ili organizis sin en relative fiksitajn grupojn laŭ la sangaj parencoj kaj vivis en matriarka klana socio. Ili simple dividis inter si la laborojn laŭ malsamaj seksoj kaj aĝoj. La viroj okupiĝis pri ĉasado, kaj la virinoj pri kolektado de fruktoj kaj aliaj, preparado de manĝaĵoj, kudro de vestoj kaj vartado de idoj. En la socio de amasa geedziĝo ili konis nur sian patrinon, sed ne la patron. La virinoj ludis gravan rolon en la ekzisto de la klano kaj posedis pli gravan pozicion ol la viroj. 

 

    En iliaj tombejoj oni trovis ĉirkaŭ la mortintoj ŝutitan pulvoron de hematito, kiu eble simbolis sangon. Tio montris, ke ili jam havis primitivan religian koncepton. La akompanaĵoj ĉe la mortintoj estis ŝtonaj instrumentoj kaj ornamaĵoj sen evidenta diferencigo. Tio signifas, ke la membroj de la klano estis egalrangaj.

 

    PROSPERO DE LA MATRIARKA KLANA SOCIO

 

    Forpasis longa malfacila tempo. En la tempo antaŭ 6-7 000 jaroj, en iuj lokoj ĉe la Flava Rivero kaj la malsupra baseno de Jangzi-rivero de Ĉinio, la matriarka klana socio iris en sian prosperan stadion.

 

    Apud la ĉefurbo Xi'an de Shaanxi-provinco troviĝas Ekspoziciejo de la Historia Restadejo Banpo, kiu vivece eksponas al la vizitantoj matriarkan klanan socion.

 

    La restadejo situas ĉe la orienta bordo de la rivero Chanhe, okupas areon de ĉ. 50 000 kvadrataj metroj, inkluzive de loĝtereno, ceramika bakujo kaj komuna tombejo. Ĉirkaŭ la loĝtereno estas fosaĵo pli ol 300 metrojn longa kaj 6 metrojn profunda kaj larĝa respektive por protekti ilin de bestoatakoj. En la tereno dislokiĝas pli ol 200 diversformaj terkavernoj, kiuj estis ilia komuna tenejo por konservi grenon. Krome, en ĝi troviĝas ĉ. 50 domoj, el kiuj iuj estas duone subteraj ortangulaj, kaj iuj surteraj rondaj, domoj kun pintaj tegmentoj kaj ambaŭ specoj kun areo de ĉ. 30 kvadrataj metroj. En la centro de ĉiu domo troviĝas fajrokavo por varmigi la domon. Ĉiuj domoj alfrontas al unu centra granda ortangula domo kun areo de ĉ. 150 kvadrataj metroj. Ĝi estis loko por okazigi klanan kunvenon, feston aŭ religian aktivadon. Oni taksis, ke tiu vilaĝo povis enteni ĉ. 400 loĝantojn. En la domo estas ceramikaj potoj kaj ŝtonaj instrumentoj. Oriente ekster la ronda fosaĵo estas bakforno por fajenco, kaj norde tombejo.

 

    En la restadejo eksponiĝas multaj frote formitaj ŝtonaj hakiloj, ŝtonaj, konkaj kaj ceramikaj falĉiloj, kaj ankaŭ greno, legomsemoj kaj ceramikaĵoj konservitaj en kaverno. Tio montris, ke la Banpo-homoj longe fiksloĝis tie kaj regule kulturis grenplantojn kaj legomojn, kio provizis ilin per ĉefaj nutraĵoj.

 

    El iliaj ceramikaĵoj troviĝas speco de poto kun du ujoj unu sur la alia. La malsupra ludas rolon de kaldrono, kaj la supra tiun de vaporumilo, la plato inter ili surhavas truetojn. Alispeca poto ilia kun eta buŝo, granda ventro kaj pinta fundo povas mem kliniĝi por ĝisplene ĉerpi dum preno de akvo. La desegnoj sur la ceramikaĵoj estas egallateraj trianguloj, paralelo-gramoj, fiŝaj, ranaj, ŝafaj, cervaj kaj aliaj figuroj. Ili ja estas eminentaj primitivaj artaĵoj.

 

    Oni trovis sur koloraj ceramikaĵoj de Banpo 22 specojn de signoj, kiujn ĉinaj filologoj opinias rudimento de la fruperioda ĉina skribolingvo.

 

    DISFALO DE LA KLANA SOCIO

 

    Antaŭ ĉ. 5 000 jaroj la ekonomio de la klanaj triboj, loĝantaj en la basenoj de la Flava Rivero kaj Jangzi-rivero, havis rimarkindan disvolviĝon, iliaj terkulturaj instrumentoj fariĝis pli avangardaj, la areo de la kampoj pligrandiĝis kaj la produktokvanto pliiĝis. Ili ankaŭ bredis gregojn da porkoj, bovoj, ŝafoj, ĉevaloj kaj kokoj.

 

    Pro la disvolviĝo de terkultura produktado, la viroj, kiuj antaŭe okupiĝis pri ĉasado kaj fiŝado, iom post iom transiris al terkulturo kaj ceramika produktado — la tiamaj ĉefaj produktaj fakoj. La virinoj kontraŭe iom post iom forlasis tiujn ĉefajn produktajn fakojn kaj okupiĝis pri ŝpinteksado kaj mastrumado. Tiel la viroj iom post iom posedis regan pozicion en la produktado kaj vivo. En la geedziĝo aperis la fenomeno, ke la edzino loĝadis ĉe la edzo. Ankaŭ la sanga interrilato kaj hereda sistemo komencis esti kalkulataj laŭ la patra linio. Tiam la matriarka klana socio transiris en la stadion de la patriarka klana socio. Aperis ankaŭ privata posedo kaj la fenomenoj de riĉeco kaj malriĉeco. La primitiva socio iom post iom disfalis kaj transiris al sklava socio.

 


Kolora argila pelvo kun desegnoj de fiŝoj kaj homa vizaĝo

 


Argila forno de la klananoj

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng