2012-08-06 Kapdoloro ofte ne estas memstara malsano, sed simptomo de pluraj malsanoj. Jen ni konigas al vi du metodojn de memmasaĝo por kuraci ordinaran kapdoloron.
A. Kapdoloro ĉe la frunto kaj la tempioj, kaŭzita de malvarmumo kaj infektado de la supra spirkanalo. La suferanto sentas ŝtopitecon en la nazo, doloron ĉe la gorĝo, febron en la korpo kaj malfortecon ĉe la membroj. Liaj okuloj fariĝas ruĝaj, kaj plimultiĝas mukaĵo el la nazo. La doloron povas mildigi jena memmasaĝo.
1. Pinĉi la punkton Ĝijin 5-10 fojojn;
2. Pinĉpremi la tempiojn, pinĉi kaj knedi la punkton Siĝukong po kelkdek fojojn;
3. Pinĉpremi la punktojn Fengĉi, Fengfu kaj Daĝuj, pinĉlevi, tiri kaj fingre frapi ilin ĝis ruĝiĝo kaj purpuriĝo, poste froti ilin dekojn da fojoj;
4. Kombe froti kaj beke frapi la verton per la dek fingroj po 10-100 fojojn.
B. Sangomanka kapdoloro, kaŭzita de anemio aŭ malforteco. La suferanto sentas ofte kapturniĝon. Ĝi fariĝas pli peza, kiam li staras aŭ sin movas. La simptomojn povas moderigi jena memmasaĝo, helpe de alia kuracmetodo.
Laŭvice knedi kaj pinĉi la punktojn Ŝenŝu, Tajŝji, Ŭajgŭan, Ljeĉjŭe kaj Bajhuj po 10-100 fojojn.
Redaktoro: Liu Caisheng |