Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masa ĝokontraŭ kapdoloro,tortikolo, ŝultra kaj dorsa doloro kaj lumba doloro
2012-08-06

    En la ĉiutaga vivo ofte okazas malsanoj, kiujn oni povas hejme kuraci per masaĝo praktikata helpe de familiano. Jene masaĝa terapio por kelkaj oftaj korpaj doloroj:

 

    KAPDOLORO

 

    Diversa estas la kaŭzo de kapdoloro. La jena masaĝo plej bone efikas sur kapdoloron kaŭzitan de malvarmumo, sunfrapo aŭ malsekeco:

 

    1. Prempuŝi la akupunkturan punkton Jingtang, meze de la interbrovo (Vd. bildon 1) per la dikfingroj de ambaŭ manoj kaj de tie al la tempioj kaj poste forte froti la tempiojn kelkfoje. Tion ripeti 20-30 fojojn.

 

    2. Froti la kaphaŭton per fingroj laŭ la rando de la kapharoj kelkdek fojojn.

 

    3. Pinĉi la akupunkturan punkton Bajhuj, meze de la verto, pli ol 10 fojojn. (Vd. bildon 2)

 

    4. Pinĉi la akupunkturan punkton Jongĉjŭan, meze de la plandoj, pli ol 10 fojojn. (Vd. bildon 3)

 

    5. Pinĉi la akupunkturan punkton Hegu inter la dika kaj montra fingroj, pli ol 10 fojojn. (Vd. bildon 4)

 

    6. Frapi la kapon per bekforme kunmetitaj fingroj kelkdek fojojn.

 

    TORTIKOLO

 

    Kaŭze de malkonvena alteco de kapkuseno aŭ malĝusta pozo de dormanto, precipe kiam oni estas laca kaj atakita de malvarmo ĉe la nuko en la dormo, oni ofte suferas de tortikolo, kontraŭ kiu aplikebla estas la jena masaĝa terapio:

 

    1. Knedi la dolorajn ŝultron kaj nukon 20 fojojn.

 

    2. Pinĉi la akupunkturajn punktojn Fuliŭ, Ĉengŝan kaj Ĝjŭegu 10 fojojn respektive. (Vd. bildojn 5, 8 kaj 6)

 

    3. Froti la akupunkturan punkton Fengĉi kelkdek fojojn. (Vd. bildon 2)

 

    4. Pinĉi la akupunkturan punkton Ĝjanĝing 5 fojojn. (Vd. bildon 7)

 

    5. Knedi malforte la ŝultron kaj nukon por malstreĉi al la suferanto la muskolojn.

 

    6. Teni la kapon de la suferanto permane, ĝin turni malrapide, kaj subite ĝin skui kun rapida movo kaj modera forto, kaj samtempe formovi la manojn, ĉe kio aŭdeblas krako de artiko.

 

    ŜULTRA KAJ DORSA DOLORO

 

    Ŝultra kaj dorsa doloro ofte okazas al tiuj, kiuj longe laboras per la supraj membroj aŭ side laboras ĉe tabloj. En tia kazo utila estas la jena masaĝo:

 

 

    1. Kuŝigi la suferanton surventre, knedi kaj froti permane la dorson de malsupre supren laŭ ambaŭ flankoj de la spino 20-30 fojojn.

   

    2. Premi la akupunkturajn punktojn Ŭejĝong kaj Ĉengŝan kaj pinĉi la akupunkturan punkton Ŝenmaj pli ol 10 fojojn. (Vd. bildon 8)

 

    3. Knedi kaj premi la dolorajn korpopartojn 20-30 fojojn.

 

    4. Pinĉi, tiri kaj knedi la akupunkturan punkton Ĝjanĝing kelkdek fojojn. (Vd. bildon 7)

 

    5. Frapeti la ŝultrojn kaj dorson per duonpugnigitaj manoj.

 

    LUMBA DOLORO

 

    Kompleksa estas la kaŭzo de lumba doloro. La lumba doloro, kaŭzita de troa streĉado, malvarmo, frapo aŭ troa ŝarĝo al lumbaj muskoloj, estas kuracebla hejme per jena masaĝo:

 

    1. Kuŝigi la suferanton surventre, knedi kaj froti la lumbon ĝisvarme.

 

    2. Pinĉi la akupunkturajn punktojn Ĉengŝan, Ŭejĝong kaj Fuliŭ kelkdek fojojn respektive. (Vd. bildojn 8 kaj 5)

 

    3. Froti kaj premi la doloran parton per fingroj aŭ tenaroj kun forto iom post iom grandigita.

 

    4. Frapi la lumbon facile kaj takse per duonpugnigitaj manoj.

 

    La supre prezentitaj masaĝaj terapioj ne estas malfacilaj. La koncernajn akupunkturajn punktojn oni povas trovi laŭ la bildoj. Se la masaĝato sentas doloreton, formikadon kaj ŝveliĝon dum la masaĝo, tio montras, ke la celataj akupunkturaj punktoj estas trafitaj.

 

Redaktoro: Liu Caisheng

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng