Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo kontraŭ sendormeco
2012-08-06

    Sendormeco facile deprimas sian suferanton kaj eĉ difektas lian sanon, tial oni devas kuraci ĝin ĉiamaniere.

 

    Sendormeco estiĝas de multaj kaŭzoj. Ĉi tie ni konigas du efikajn kuracmetodojn kontraŭ sendormeco kaŭzita de neŭrastenio.

 

    I. Preni sidan teniĝon kaj per unu fingro kelkdekfoje premi la akupunkturan punkton sanjinĝjaŭ de ambaŭ kruroj (10 cm. supre de la interna maleolo kaj ĉe la malantaŭa rando de la interna flanko de la tibio). La ĝusta loko estas tie, kie sentiĝas doloreto kaj ŝveliĝo (bildo 1). Post tio kuŝi dorse kaj alterne premi permane la akupunkturan punkton ŝenmen de ambaŭ manoj (ĉe la ulna fino de la etfingro kaj ĉe la kavo de la pojna sulketo) tiom longe, ĝis kiam la suferanto sentas doloreton kaj ŝveliĝon (bildo 2). Kaj poste kuŝi ventre, meti la pugnigitajn manojn unu super la alia inter la akupunkturajn punktojn ŝang'ŭan (bildo 3, 16 cm. supre de la umbiliko) kaj ĝong'ŭan (bil-do 3, 13 cm. supre de la umbiliko). Lasu la korpon nature premi la pugnojn 2-3 minutojn, kaj tiam la suferanto devas koncentri sian atenton sur la prematan lokon, kuŝi sur la maldekstra flanko de la korpo kaj fari profundan spiron kelkfoje (la profunda spiro devas esti delikata, milda, longa, natura, tamen ne barata). Post tio la suferanto devas kuŝi sur la dekstra flanko de la korpo, fari saman profundan spiradon, repreni naturan kuŝan teniĝon kaj spiri nature. Tial baldaŭ la suferanto endormiĝas.

 

    II. Alterne premi la akupunkturan punkton ŝenmen de ambaŭ manoj kelkdek fojojn, kuŝi en teniĝo plej komforta, meti malmolan kaj elstaran parton de pugnigita mano sur lokon inter la brovoj, koncentri la penson sur la prematan lokon kaj atente aŭskulti la spiradon. Baldaŭ la suferanto endormiĝas.

 

    La supre diritaj metodoj nur helpas endormiĝi, kaj krome duonhoron antaŭ la enlitiĝo la suferanto devas malstreĉi la menson, ne cerbumi, des pli ne pensi pri malagrablaĵo.

 

 

 

Redaktoro: Liu Caisheng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng