Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Cerbosaniga ekzercado
2012-08-06

 

  

    La praktiko de la sporta medicino montras, ke cerbosaniga ekzercado povas dilati la kapilarojn de la cerbo, kreskigi la cirkulan kvanton de ĝia sango, provizi la cerbon per sufiĉaj nutraĵo kaj oksigeno kaj plibonigi la funkcion de la centra nerva sistemo. Faru la cerbosanigan ekzercadon kiel jene:

 

    1. Platigu la manojn kun mankavoj internen, premu la dekstran kaj maldekstran tempiojn respektive per la dikfingroj kaj la akupunkturan punkton Jintang per la ceteraj, masaĝu ilin dekfoje kaj daŭre masaĝu ilin po dek fojoj per ambaŭ manoj. Faru tion kun meza rapideco. (Por unu kaj duona minutoj)

 

    2. Masaĝu kaj mildeknedu dekfoje ire-reire kaj pli kaj pli forte samtempe per la dikfingroj la lokon de la akupunktura punkto Tjanĝu flanke de la nuka kavo ĝis la akupunktura punkto Fengĉi ĉe la kaphara rando. Acida kaj ŝvela sento ĉe tio produktas bonan efikon. (Por du minutoj)

 

    3. Premu kelkfoje per la mankavoj la kapsurfacon ĉe la orelaj loboj, masaĝu per la longaj fingroj la orelajn lobojn kaj supren ĝis la akupunktura punkto Bajhuj sur la verto-centro. (Por unu kaj duona minutoj)

 

    4. Mallevu la brakojn, movu la kapon antaŭen-malantaŭen, poste dekstren-maldesktren, kaj turnu la kapon de maldekstre dekstren kaj poste inverse. (Por kvin minutoj)

 

    Estu gajhumora ĉiutage, sen ĉagreno, melankolio kaj maltrankvilo. Nur tiel vi povas atingi bonan efikon en la cerbosaniga ekzercado.

 

 

 

Premu la dekstran kaj maldekstran tempiojn per la dikfingroj kaj la akupunkturan punkton Jintang per la ceteraj (Bildo 1). 

 
 

 

Masaĝu kaj knedu la lokon de la akupunktura punkto Fengĉi ĉe la kaphara rando (Bildo 2).

 

 

Premu kelkfoje la kapsurfacon ĉe la orelaj loboj kaj masaĝu per la longaj fingroj la orelajn lobojn (Bildo 3).

 
 

Mallevu la brakojn kaj movu la kapon antaŭen-malantaŭen, poste dekstren-maldekstren (Bildo 4).

 

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng