Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikvaj mitoj kaj legendoj
2012-08-06

    ANKORAŬ en la pratempo, kiam ne troviĝis skribaj signoj, la historio de Ĉinio komunikiĝis de generacio al generacio dank' al multaj interesaj mitoj kaj antikvaj legendoj, kiuj certagrade montris la socion de pratempa Ĉinio.

 

    HUANGDI — LA PRAPATRO DE LA ĈINA NACIO

 

    Legendo diras, ke antaŭ kvin- aŭ ses-mil jaroj sur ĉina teritorio loĝis iuj triboj. Huangdi, la gvidanto de norda tribo, estis saĝa kaj kapabla homo, kiu gvidis la tribanojn ŝanĝi sian nomadan vivmanieron, instruis ilin konstrui domojn, bredi brutojn kaj kulturi plantojn kaj konsilis ilin fiksloĝi ĉe la baseno de la Flava Rivero. Por faciligi la trafikon ambaŭborde de la rivero, li inventis ŝipon. Kaj krome, li komisiis al sia historiisto Cangxie krei skribajn signojn por noti okazaĵojn, anstataŭ la mallerta rimedo de ŝnurnodado. Li ordonis sekvanton Danao krei kronologion. Cetere, li ordonis al muzikisto Linglun ĉizi tonikilon el bambuo, kiu servis por reĝustigi la sonon de diversaj muzikiloj kaj harmoniigi ilian ludadon.

 

    Legendo diras, ke lia edzino Leizu inventis silkraŭpan bredadon, kokonan elbobenadon, silkan teksadon kaj kolorigon de silkajo por fari vestojn.

 

    Legendo diras ankaŭ, ke Chiyou, la ĉefo de orienta tribo, estis homo terura. Li havis 81 fratojn. Ili ĉiuj havis bestokorpon kaj kupran homkapon kun fera frunto kaj kornoj, povis manĝi sablon kaj ŝtonerojn kaj luktis kuraĝe kaj lerte. La tribo eble prenis iun beston kiel sian totemon. Chiyou ofte gvidis siajn trupojn ataki la tribojn en la nordo.

 

    Por rezisti kontraŭ Chiyou, Huangdi gvidis siajn tribanojn elfari grandan nombron da ŝtonaj tranĉiloj kaj hakiloj kaj faris grandan batalon kontraŭ la tribo de Chiyou ĉe la nuna Zhuolu-gubernio, Hebei-provinco. La batalo iris tre intense. Ambaŭ flankoj invitis diablojn kaj diojn por helpi. Ĉe la unua atako Chiyou malvenkis kaj faris nebulegon, por ke la tribanoj de Huangdi perdu orientiĝon. Ĉi tiu ordonis generalon Fenghou farigi kompasan veturilon. Dank' al ĝi li faris atakon kontraŭ la stabo de Chiyou, kaptis lin viva kaj mortigis lin. Tiele Huangdi aneksis la tutan tribon de Chiyou al la sia. Post sia venko Huangdi estis elektita kiel la Filo de la Ĉielo. Poste la tribo de Huangdi kunfandiĝis kun aliaj triboj, iom post iom formiĝis la ĉina nacio. Tial la ĉina popolo rigardas Huangdi kiel sian prapatron. Lia tombo nun troviĝas en Huangling-gubernio, Shaanxi-provinco. En la tombejo staras palacoj kaj tomboŝtonoj, kaj kreskas dekmiloj da antikvaj cipresoj kaj pinoj. Ĝi estas fama historia vizitindejo.

 

 

Laŭ legendo, antaŭ 5 000-6 000 jaroj en Ĉinio estis saĝa kaj eminenta tribestro Huangdi. Li kune kun siaj tribanoj venkis la ferocan kaj bataleman Chiyou.

 

    LA ABDIKO DEYAO KAJ SHUN

 

    Pasis jam multe da jaroj post Huangdi, kiam aperis gvidanto de la triba unuiĝo Yao, kiu estis eminenta en regado. Li ellaboris kalendaron kaj difinis, ke la tuta jaro estu dividita en kvar sezonojn de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, tiel ke la terkulturo, brutobredado, fiŝkaptado kaj ĉasado estu farataj laŭsezone. Li vivis tre simple. Kiel ĉiuj aliaj li loĝis en kabano, manĝis krudan rizaĵon kaj supon el sovaĝa herbo. En somero li portis nur maldelikatan tolveston kaj en vintro plian pecon da cerva ledo. La tribanoj amis lin kiel siajn gepatrojn.

 

    Ekde sia aĝo de dek ses jaroj li komencis gvidi sian popolon kaj tenis la potencon dum 70 jaroj. Kiam li estis 86-jara, li sentis sin maljuna kaj malforta kaj volis trovi eminentulon por anstataŭi lin. Sed lia filo ne taŭgis, ĉar li estis sovaĝa kaj malmodesta. Tiam li informis ĉiujn tribojn alvokante, ke oni rekomendu kompetentan homon. Poste la interkonsiliĝa kunveno de la triba unuiĝo unuanime elektis Shun, opiniante lin homo kun moralo kaj talento. Yao tre ĝojis kaj edzinigis siajn du filinojn al li. Post trijara provado Yao permesis al Shun transpreni la potencon.

 

    Post sia enpotenciĝo Shun mem kulturis teron, fiŝkaptis kaj faris argilaĵojn. Tial la popolo amis lin. Li dispoziciis specialajn personojn por administri teron, edukon kaj kulturon, civilajn aferojn, montojn kaj marĉojn kaj diservojn. En sia maljuna aĝo, kiel Yao, ankaŭ li okazigis kunvenon por elekti daŭriganton. Pere de demokratia diskutado Yu estis unuanime elektita kiel daŭriganto de la aferoj de Shun.

 

Yu gvidis la popolanojn en peniga laboro de 30 jaroj. Ili fosis multajn kanalojn kaj fine kondukis inundakvon en la maron.
Ilustritaj de REN MENGXIONG

 

 

    Yao kaj Shun estis honoritaj de la ĉina popolo kiel modeloj de prudentaj reĝoj. La legendo pri la abdikado de Yao kaj Shun spegulas la demokratian sistemon de la Primitiva Komunumo.

 

    YU JUGIS AKVEGON

 

    Laŭ legendo, en la tempo, kiam Yao vivis, sur ĉina teritorio okazis inundo. La inundo dronigis domojn, kampojn kaj ankaŭ multe da homoj. Komence, Yao sendis Gun jugi la akvegon. Li klopodis por tio naŭ jarojn per konstruo de digoj. Tiu ĉi rimedo tamen efikis tre malmulte, kaj ĝi ofte alportis al la popolo novan perdon. Yao komisiis Shun kontroli la tiean laboron, kaj ĉi tiu rimarkis la eraron de Gun kaj lin mortigis. Samtempe li ordonis al Yu, filo de Gun, daŭre jugi la akvegon.

 

    Resuminte la sperton de sia patro, Yu opiniis, ke por forigi la akvodanĝeron, krom konstrui digojn, estas pli grave dragi ŝtopitajn riverojn kaj fosi kanalojn, por ke la akvo forfluu. Tial Yu, kun nombro da homoj sub sia gvido, transpasis montojn kaj akvojn, mezuris terenon kaj metis markojn, kaj poste ellaboris planon por jugi la akvon. Tuj sekve, li kaj liaj helpantoj, tenante ŝtonajn hakilojn, tranĉilojn kaj ŝovelilojn, komencis la jugon.

 

    Por elimini katastrofon de inundo, Yu klopodis dum dek tri jaroj. Li manĝis krudajn manĝaĵojn kaj vestis sin simple, kaj liaj piedoj kaj manoj estis plenaj de kaloj. Dum la dek tri jaroj li trifoje preterpasis sian hejmon sen eniro al ĝi. Unuafoje, kiam li preterpasis sian hejmon, li aŭdis, ke lia novnaskita fileto ploras, kaj liaj helpantoj admonis lin eniri la domon, sed li timis prokrasti la laboron kaj rifuzis. Duafoje, kiam li preterpasis sian hejmon, lia fileto jam povis lin voki kaj forte svingis sian maneton por lin saluti. Anstataŭ eniri la domon, kun korsento li mansalutis sian edzinon kaj fileton. Kaj triafoje, kiam li preterpasis sian hejmon, la pli-ol-dekjara filo alkuris por lin voki, li karese palpis lian kapon kaj ordonis, ke li diru al la patrino, ke li ne povas reveni al la hejmo pro okupiteco en jugo de akvo. Tion dirinte, Yu haste foriris.

 

    Dank' al dektri-jara klopodado Yu gvidis la popolon en drago de ŝtopitaj riveroj kaj fosis plurajn kanalojn, kaj fine kondukis la inundon en riveregojn, tra kiuj la inundo fluis en maron, tiel ke la inunda katastrofo estis forigita kaj la popolo komencis stabilan kaj pacan vivon.

 

    Yu ne nur peneme submetis la inundon, sed ankaŭ direktis la popolon disvolvi la produktadon, utiligante akvon kaj teron. Li ordonis, ke Yi disdonu rizsemojn al loĝantoj en malalta loko kaj instruu kulturi rizon. Li ordonis ankaŭ al Houyi, ĉefo pri terkulturo, ke li disdonu semojn de iuj plantoj al loĝantoj en la inunditaj regionoj kaj instruu ilin kulturi vegetaĵojn, rikolti grenon kaj fruktojn por eviti malsaton kaj katastrofojn.

 

    Pro siaj grandaj meritoj Yu estis amata de la popolo kaj fariĝis bona daŭriganto de la aferoj de Shun.

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng