Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Leviĝo kaj falo de la Okcidenta Zhou-dinastio
2012-08-07

    LA reĝo Wu de Zhou-regno pereigis Shang-dinastion, fondis sian dinastion Zhou kaj prenis Gaojing (la nuna Xi'an en Shaanxi-provinco) kiel la ĉefurbon. En la historio oni nomis ĝin Okcidenta Zhou-dinastio.

 

    Feŭdismo de la kultura sistemo de naŭkvadratoj

    Por fortikigi sian regadon de Zhou-dinastio aplikis politikajn kaj ekonomiajn aranĝojn.

 

    Ĝi feŭdis al la samfamiliaj nobeloj de Zhou-dinastio la diversajn partojn de la lando, por ke ili fondu vasalajn regnojn de Zhou-dinastio. Inter 71 tiaj regnoj 55 estis regataj de samfamiliaj nobeloj kaj la ceteraj — de malsamfamiliaj nobeloj.

 

    Samtempe kun tio, Zhou-dinastio fondis socian hierarkion, kiu rigore fiksis la personan lokon de la reĝo, feŭdulo, patro kaj filo, rigore distingis la rilatojn inter nobeloj kaj plebanoj, superuloj kaj subuloj, intimuloj kaj neintimuloj. La hierarkio difinis la politikan rilaton inter la reĝo kaj feŭduloj, feŭdulo kaj altaj oficistoj, kaj plifortigis la regadon de la reĝo super la feŭduloj kaj aliaj nobeloj. Krome, Zhou-dinastio publikigis rigoran kriminalan leĝon, laŭ kiu sklavomastro povis laŭplaĉe puni aŭ buĉi, aĉeti aŭ vendi sklavojn. Tiam per unu ĉevalo kaj fasko da silko oni povis aĉeti kvin sklavojn.

 

    La kultura sistemo de naŭkvadratoj estis ankaŭ terposeda sistemo de Zhou-dinastio. Por kalkuli la grandecon de la feŭditaj bienoj kaj la rikoltan kvanton, precipe por kontroli la sklavojn laborantajn en la bienoj, la sklavomastroj dividis la teron en naŭkvadratajn kampojn. Laŭ la sistemo la sklavomastroj devigis milojn kaj dekmilojn da sklavoj kulturi kolektive kaj praktikis al ili ekstreme barbarajn sklavigon kaj ekspluaton.

 

    Tiuj sklavoj antaŭe estis aŭ popolanoj kaj sklavoj de Shang-dinastio, aŭ kaptitoj de Zhou-dinastio en milito kontraŭ aliaj regnoj, aŭ krimuloj.

 

    Morto de la reĝoZhao

 

    Post kiam Zhou-dinastio ekpraktikis feŭdismon kaj rigoran patriarkan hierarkion, la socia ekonomio disvolviĝis dum pli ol 180 jaroj en la antaŭa periodo de la Okcidenta Zhou-dinastio. La reĝo Zhao plurfoje militis kontraŭ sudaj regnoj kaj gajnis grandan venkon. Sed poste, ankaŭ li perdis amon de la popolo.

 

    La reĝo Zhao pleje ŝatis kuriozajn florojn kaj herbojn, birdojn kaj bestojn. Por ĉasado li eĉ prokrastis la ŝtatajn aferojn.

 

    Foje iu kortegano diris al li: "Antaŭe malgranda suda regno tributis al nia kortego belan blankan fazanon, kies viando estas tre bongusta. Ĝi estas la plej bona birdo en la mondo. Sed Chu-regno en la sudo regas la regionon kaj eĉ ne respektas vian reĝan moŝton. Nur pro ĝia malhelpo la malgranda suda regno ne plu povas veni al Gaojing por tributi." Tion aŭdinte, la reĝo Zhao tre koleriĝis kaj tuj decidis persone gvidi militistaron por iri puni Chu-regnon.

 

    La armeoj de la reĝo Zhao dum la militirado kaŭzis al la popolo grandan suferon. Viroj estis devigitaj servuti kaj virinoj lavi kaj kuiri por la militistoj. La trupoj survoje prirabis popolanojn senĉese.

 

    Transpasinte la riveron Hanshui, la trupoj de la reĝo atakis la ĉefurbon Danyang de Chu-regno (la nuna Zhijiang-gubernio en Hubei-provinco),sed malsukcesis. Ne trovinte alian rimedon, li devis revenigi la armeon.

 

    Informiĝinte, ke la reĝo Zhao foriros, la popolanoj ĉe la rivero Hanshui elpensis artifikon kontraŭ li. Ili elektis kelkajn ŝipegojn, unue difektis ilin per hakiloj kaj poste gluis la difektitajn partojn.

 

    Kiam la armeanoj de la reĝo Zhao venis al la bordo de la rivero, ili konkure enŝipiĝis kun la rabitaj ĉaroj, ĉevaloj kaj riĉaĵoj. Kiam la ŝipoj veturis en la rivermezon, la gluitaj difektaĵoj fendiĝis, kaj dispartiĝis la ŝipoj. La reĝo kaj liaj armeanoj ĉiuj falis en la riveron, kaj la reĝo Zhao dronis.

 

    Okcidenta vojaĝo de la reĝo Mu

 

    Post la morto de la reĝo Zhao, lia filo Mu surtroniĝis. Li ŝatis vojaĝi. Rakontoj pri li abundas en antikva literaturo. En la jaro 281 p. K. oni trovis en antikva tombo en Jixian-gubernio, Henan-provinco, bambupecojn kun skribaĵoj, inter kiuj estis la rakonto "Biografio de la Reĝido Mu" plena de romantika koloro. Pro tio la reĝo Mu estis honorita kiel la plej frua vojaĝisto en Ĉinio. La rakonto diras:

 

    La reĝo Mu de Zhou-dinastio volis vojaĝi tra la tuta lando. Li do ordonis, ke Zaofu veturigu ĉaron tiratan de ok bonaj ĉevaloj de la nordo okcidenten. Li vizitis la hejmlokon de la akvo-dio, atingis la montaron Kunlun kaj rigardis la palacojn siatempe loĝatajn de Huangdi. Fine li venis al la okcidenta diino Xiwangmu kaj ĉeestis ŝian bankedon aranĝitan por li. Li vojaĝis sume 17 500 kilometrojn. Li atingis Internan Mongolion en la nordo kaj Mez-Azion en la Okcidento. Ĉie, kien li iris, li starigis bonan rilaton kun la lokaj nacioj kaj ŝtatoj, kaj reciprokis donacojn.

 

    Ribelo de popolanoj

 

    La jaro 841 a. K. estis komenciĝo de fidinda kroniko en la ĉina historio. En tiu jaro okazis epokfara evento: popolanoj en la ĉefurbo Gaojing ribelis kaj forpelis la reĝon Li. Tio fariĝis turnopunkto de la dekadenco de la Okcidenta Zhou-dinastio.

 

    La reĝo Li estis tirano. Li monopoligis ĉiujn montojn kaj akvojn por ekspluati la popolanojn. Tio limigis la vivrimedojn de la popolanoj kaj vekis grandan indignon ĉe ili.

 

    Li aplikis subpremajn rimedojn, sendis homojn por superrigardi la popolanojn kaj malpermesis al ili diskuti ŝtatajn aferojn. La malobservantoj estis senkapigitaj. Tiu terura rimedo efikis nur portempe. La popolanoj silentis ŝajne, sed pligrandiĝis ilia malamo en la koro. Tamen la reĝo Li diris fiere: "Mia rimedo eliminis kalumnion!"

 

    La reĝo ne atendis, ke erupciis la silenta vulkano. Unuiĝinte kun la popolanoj, ribelis la nobelaro kun Gong Baihe kiel la estro. La leviĝon partoprenis ankaŭ la metiistoj kaj gardistoj de la kortego. La reĝo Li fuĝis konsternite kaj kaŝis sin en Zhi (la nuna Huoxian-gubernio en Shanxi-provinco). Lia filo, reĝido Jing, sin kaŝis en la hejmo de kortegano Zhaogong. La ribelantoj rapide sieĝis la hejmon de Zhaogong kaj postulis, ke li donu la reĝidon Jing. Trovinte neniun elirejon, Zhaogong donis sian filon anstataŭ la reĝidon Jing. Post la triumfo la ribelantoj elektis Gong Baihe kiel reganton de la ŝtato. De tiam skuiĝis la prestiĝo de la reĝo de Zhou-dinastio inter la feŭduloj.

 


La reĝo Mu de Zhou-dinastio vojaĝas okcidenten por viziti la okcidentan diinon Xi-wangmu.

 

    Pereo de la Okcidenta Zhou-dinastio

 

    Post 14-jara regado de Gong Baihe, la reĝo Li mortis kaj surtroniĝis la reĝido Jing, kiu nomis sin la reĝo Xuan. Kvankam li estis diligenta en administrado de ŝtataj aferoj, tamen li neniel povis savi Zhou-dinastion el disfalo. Lia filo,reĝo You,estis la lasta reĝo de la Okcidenta Zhou-dinastio. Rakontante pri la pereo de la Okcidenta Zhou-dinastio en historiaj literaturaĵoj, oni priskribis senescepte pri dorlotado de la reĝo You al Baosi kaj alarmofajra trompo al feŭduloj.

 

    Baosi, kromedzino de la reĝo You, estis tre bela, sed ŝi neniam ridis. La reĝo tre amis ŝin kaj ĉiamaniere klopodis por ke ŝi ridu, sed li ne sukcesis. Poste li elpensis rimedon trompi la feŭdulojn per bruligo de alarmofajroj por ridigi Baosi.

 

    La alarmofajro estis milita alarmosignalo en la antikva Ĉinio. Ĉirkaŭ la ĉefurbo kaj sur la fortikaĵoj, kaj ĉe la vojoj kondukantaj al ili, oni starigis alarmofajrajn turojn, en kiuj tagnokte deĵoris soldatoj. Kiam malamikoj alvenis ataki, la gardistoj tuj alarmis per bruligo de fajro sur la turo nokte kaj per eligo de fumo tage.

 


La reĝo You ridigas Baosi per bruligo de alarmofajroj.

 

 

    La reĝo deziregis ĝojigi Baosi kaj impertinente ordonis, ke oni bruligu la alarmofajrojn. Post mallonga tempo la alarmofajroj ekbrulis tra la tuta lando kaj ĉie leviĝis fumoj, kion vidinte, la feŭduloj kaj generaloj opiniis, ke la ĉefurbo estas en danĝero, kaj tuj ordonis al siaj trupoj tagnokte rapidi al la ĉefurbo por protekti la reĝon. Sed atinginte la ĉefurbon, ili vidis nek militon, nek malamikojn. La feŭduloj kaj generaloj rigardis unu alian senvorte kaj devis reiri silente. Tion vidinte, Baosi sur la urboturo ekridegis nedeteneble. Ankaŭ la reĝo ricevis de tio grandan ĝojon.

 

    Por ke Baosi fariĝu reĝino, la reĝo eksigis la reĝinon Shen kaj volis mortigi ties filon, la reĝidon Yijiu. La reĝido fuĝis al la regno Shen, sed la reĝo sendis homojn persekuti lin ĝis Shen-regno. La estro de la regno Shen estis patrinflanka avo de Yijiu. Li neniel povis toleri la senskrupulan fiagon de la reĝo You kaj atakis la ĉefurbon, aliancinte sin kun la okcidenta regno Quanrong. La reĝo You falis en danĝeron kaj bruligis alarmofajrojn por peti helpon. Sed tiufoje neniu alvenis. La reĝo You estis mortigita sub la monto Lishan (apud Lintong-gubernio). Baosi estis forkaptita de militistoj el Quanrong. La Okcidenta Zhou-dinastio pereis post 257-jara regado de 12 reĝoj.

 

    Laŭ la sistemo oni dividis unu grandan parcelon en naŭ malgrandajn kvadratajn pecojn, la ok pecoj estis asignitaj al la sklavoj, kiuj devas kolektive kulturi la centran pecon por la mastro.

 

 

 
 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng