2012-08-07
 Ĉina volanteamo en la Londonaj Olimpikoj |
La 5an de aŭgusto naskiĝis la lasta ormedalo de la volankonkurso de la Someraj Olimpikoj en Londono. La ĉina volanteamo ne estis influita de la evento "cedo". La ĉina duopo Cai Yun kaj Fu Haifeng venkis la danan Mathias Boe kaj Carsten Mogensen per la rezulto de 2:0, kaj gajnis la oran medalon. Ĝis tiam la ĉina teamo ricevis ĉiujn kvin ormedalojn de la olimpika volankonkurso.
Antaŭ tio Lin Dan venkis la malajzian rivalon sportisto Lee Chong Wei per la rezulto de 2:1 en la finalo de la vira unuopa finalo kaj fariĝis la unua sukcesa defendanto en la vira solludo de olimpiaj ludoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|