Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Patrinoj el diversaj lokoj strate kunvenis por popularigi la patrinlaktan nutradon en Ĉinio
2012-08-07


31 patrinoj kunvenas en Pekino por popularigi la patrinlaktan nutradon.

 

    En la 6-a de aŭgusto okazis samtempe kunvenoj por popularigi la patrinlaktan nutradon en diversaj urboj en Ĉinio. Dekoj da patrinoj kunvenis sur la stratoj kaj nutris sian bebon antaŭ la publiko. Pro tio, ke de la 1-a ĝis la 7-a de aŭgusto estas la 21-a Monda Semajno de la Patrinlakta Nutrado. Patrinoj en mamnutra tempo el diversaj lokoj volis reklami en tia maniero la gravecon de mamnutrado per la patrina lakto kaj montri la urĝan bezonon de pliigo de mamnutrejoj.

 

    Antaŭtagmeze de tiu ĉi tago 31 patrinoj mamnutris sian bebon en la Parko kun Murega Ruino de Yuan-dinastia Ĉefurbo en Pekino. Oni unuafoje organizis tian kunvenon kun tiom da partoprenantoj por la patrinoj dum sia mamnutra tempo. Laŭ la klarigo de Feng Yue, volontulino en la ĉi-foja kunveno, la plejaĝa bebo kiu partoprenis en la kunveno havas la aĝon de 28 monatoj kaj la plej juna nur 40 tagoj.

 

    Ne tre multaj homoj atentis la ĉi-fojan kunvenon en Pekino, ĉar ĝi okazis en parko. Sed la patrinoj en Nankino, Wuhan kaj Chongqing elektis komercajn distriktojn kie estas multaj homoj por fari la popularigon, tio kaŭzis pli grandajn zorgon kaj konteston.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng