Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fondiĝo de la sklavsistema ŝtato
2012-08-07

    REGNO KUN HEREDA TRONO DE XIA-DINASTIO

 

    Pro la meritoj en jugo de akvego Yu, ĉefo de la tribo Xia, ĝuis konfidon de sia popolo kaj la membroj de ĉiuj aliaj triboj, sekve li estis elektita kiel daŭriganto de la aferoj de Shun kaj funkciis kiel gvidanto de la triba unuiĝo.

 

    Sub la gvido de Yu disvolviĝis terkulturo kaj brutobredado. En la batalo kontraŭ aliaj triboj la tribo Xia gajnis venkojn unu post alia, kaptis multe da sklavoj kaj akiris multe da riĉaĵoj. Tiam Qi, la filo de Yu, jam rimarkinde potenciĝis. Li trovis, ke lia patro havas ne nur riĉan vivon, sed ankaŭ grandan potencon, tial Qi de longe deziris heredi tiun postenon. Ankaŭ plimulto de la sklavposedantoj-aristokratoj ne volis fordoni la potencon al la aliaj triboj. Post la morto de Yu, subtenate de la sklavposedantoj-aristokratoj de sia tribo, Qi abolis abdikecon, heredis la oficon de sia patro kaj fondis la unuan sklavsisteman ŝtaton en la ĉina historio, t.n. Xia-dinastio. Ekde tiam la sistemo de la "publika ŝtato", en kiu oni elektis eminentulon kiel sian ĉefon, cedis la lokon al tiu de la "hereda trono", en kiu filo heredis la oficon de sia patro post ties morto aŭ frato transprenis tiun de sia pliaĝa frato.

 

    REPROSPERO EN LA REGPERIODO DE SHAO KANG

 

    Surtroniĝinte, Qi koruptiĝis en sia vivo. Tuttage li drinkadis en la palaco kaj sin amuzadis. La diboĉado mallongigis lian vivon kaj baldaŭ li mortis. Tiam surtroniĝis lia plejaĝa filo Tai Kang, kiu koruptiĝis same kiel sia patro. Tio vekis publikan malamon.

 

    Tiam en la oriento potenciĝis la gento Dongvi, kies ĉefo Houyi povis tre lerte sagopafi. Li gvidis trupojn kaj venkis la armeon komandatan de Tai Kang kaj funkciigis ties fraton Zhong Kang kiel marionetan reĝon, sed mem tenis la potencon. Poste lia sekvanto Han Zhuo mortigis lin kaj mem prenis la reĝan potencon.

 

    La restintaj korteganoj de Xia-dinastio donis subtenon al Shao Kang, la nepo de Tai Kang, kiu mortigis Han Zhuo kaj restarigis la regadon de Xia-dinastio.

 

    Post centjara tumulto fine fondiĝis la nova sistemo de la "hereda trono". Tial oni nomis tiun ĉi historian periodon "Reprospero en la regperiodo de Shao Kang."

 

    Kalkulate ekde Yu, Xia-dinastio, kiu daŭris kvarcent kelkdek jarojn, estis heredita sinsekve de 14 generacioj kaj regata de 17 reĝoj. Ĝia lasta reĝo estis Jie, fama tirano en la ĉina historio. Li estis diboĉema kaj kruelema. Sub lia regado la popolo ne povis sin vivteni kaj forte plendis kontraŭ li. La popolo malamis lin ĝisoste kaj ĵuris batali kontraŭ li ĝis la fino.

 

    Tiam Tang, la ĉefo de Shang-tribo, iom post iom potenciĝis. Li preparis sin por pereigi Xia-dinastion jam de longe. Kaj tiam li,profitante la okazon, gvidis siajn trupojn por militpuni la regantojn de Xia-dinastio, kies popolanoj varme akceptis la trupojn de Tang. Baldaŭ Jie malvenkis kaj mortis en Nanchao (sudoriente de la gubernio Shouxian en la nuna Anhui-provinco).

 

    DISVOLVIĜO DE LA SKLAVSISTEMO DE SHANG-DINASTIO

 

    Laŭ legendo, antaŭ 4 000 jaroj la tribo Shang disvolviĝis ĉe la meza baseno de la Flava Rivero. La unua prapatro de Shang estis Qi, kiu helpis Yu dum lia jugo de akvego, kaj pro siaj elstaraj meritoj estis komisiita kiel ĉefo de Shang (nun gubernio Shangqiu, Henan-provinco).

 

    De post Qi, la tribo Shang trapasis pli ol 400 jarojn, kaj la tribestro de ĝia dekkvara generacio estis Tang, lertulo, kiu foje-refoje pligrandigis sian landon. Li aktivadis ĉe la malsupra kaj meza basenoj de la Flava Rivero, kaj iam eĉ atingis la bordon de Bohai-maro. Venkinte Jie, Tang establis Shang-dinastion, sed interne de ĝia kortego ofte okazis bataloj inter sklavposedantoj-aristokratoj por akiri la tronon. Tio daŭris 150 jarojn. Post kiam Pangeng, la dudeka reĝo de Shang-dinastio, heredis la tronon, por turniĝi el la stato de malordo kaj firmigi la regpotencon de la sklavsistema ŝtato li decidis preni Yin (nun Anyang-gubernio, Henan-provinco) kiel novan ĉefurbon (la antaŭa ĉefurbo estis Shang). De tiu tempo ĝis la pereo de Shang-dinastio, dum pli ol 270 jaroj, Yin ĉiam restis ĝia ĉefurbo. Tial historiistoj ankaŭ nomis Shang-dinastion Yin.

 

    Post kiam Pangeng prenis Yin kiel novan ĉefurbon, lia regado fariĝis stabila, la politiko kaj ekonomio pluapaŝe disvolviĝis, ĝia teritorio ampleksis preskaŭ la tuton de la nuna Henan-provinco kaj la grandan parton de la provincoj Shanxi, Shandong, Hebei, Shaanxi, Hubei kaj Anhui. Tial ĝi fariĝis granda sklavsistema lando, malofte vidita en la tiama mondo.

 

    LA PLEJ FRUASKRIBLINGVO DE ĈINIO

 

    Ideografiaĵoj gravuritaj sur ostoj aŭ testudaj ŝeloj estis la plej frua skriblingvo de Ĉinio. Oni unue trovis ilin en la fino de la 19-a jarcento en la vilaĝo Xiaotun de Anvang-gubernio, Henan-provinco. Ĝis hodiaŭ estas elterigitaj pli ol centmil pecoj, sur kiuj estas skribitaj preskaŭ kvinmil ideografiaĵoj. La nuntempaj hanaj ideografiaĵoj evoluis el tiaj gravuritaj ideografiaĵoj dum miloj da jaroj.

 

    La testudoŝelo aŭ bova skapolo servis kiel aŭgurilo en antikva Ĉinio. La regantoj de Shang-dinastio estis profunde superstiĉaj. Antaŭ ol trakti gravan aferon ili aŭguris sur osto aŭ testuda ŝelo. Unue ebenigi per tranĉilo testudan ventran ŝelon aŭ skapolon de bovo, kaj sekve bori sur ĝia dorso. Dum aŭgurado oni bruligis en la truoj sur ĝia dorso, por ke ĝia antaŭo krevu kaj sur ĝi aperu interkruciĝantaj fendoj. La aŭguristo devis juĝi pri feliĉo aŭ malfeliĉo laŭ la formoj de la fendoj. Kaj fine li gravuris la aŭguraĵon per bronza tranĉilo sur testudan ŝelon aŭ bovan oston en formo de ideografiaĵoj.

 


Shao Kang mortigis Han Zhuo kaj restarigis la regadon de Xia-dinastio.

 


En 1027 a. K. la reĝo Wu de Zhou-regno gvidis 3 000 bravulojn kaj 45 000 kirasulojn kaj ligiĝis kun 800 malgrandaj regnoj por militi kontraŭ la reĝo Zhou.

 

    El la granda nombro de la elterigitaj ideografiaĵoj oni povas rekoni multajn gravaĵojn de Shang-dinastio. Ekz.: Por subpremi sklavojn la sklavposedantoj konstruis malliberejojn kaj praktikis kruelajn punojn kiel brulvundon, nazfortranĉon, entranĉon en la ventron ktp. Dum sakramenta ceremonio, krom buĉi bovojn kaj ŝafojn oni mortigis ankaŭ sklavojn unu aŭ kelkdekajn, iufoje, oni eĉ mortigis kvincent sklavojn. Cetere, la terekspluatado kaj plantado devis esti plenumataj de sklavoj. Ne tolerante la kruelan subpremadon, la sklavoj fuĝis grandnombre. Shang-dinastio ofte batalis kontraŭ najbaraj triboj. Ĉiufoje ĝi sendis armitajn fortojn kun 3 000 ĝis 5 000 homoj, iufoje eĉ kun 13 000 militistoj.

 

    Per tiaj ideografiaĵoj oni notis ankaŭ specojn de agrokulturaj vegetaĵoj kiel rizo, tritiko, hordeo, milio kaj glumilio. Tiam oni prenis la lastajn du kiel ĉefmanĝaĵojn. Troviĝas ankaŭ multaj notoj pri vinofarado, kio montras, ke la tiama grenproduktado jam atingis tian nivelon,ke oni povis uzi superfluan grenon por fari vinon.

 

    Iam oni buĉis ĉirkaŭ mil bovojn por sakramenta ceremonio. Tio montras, ke la tiama brutobredado havis rimarkindan progreson.

 

    Laŭ la noto de tiaj ideografiaĵoj la luna kalendaro jam distingis inter la monatoj grandaj kaj malgrandaj. La granda monato estas 30-taga kaj la malgranda — 29-taga. Post kelkaj jaroj oni aldonis superfluan monaton. Tiel la kalendaro jam preskaŭ egalas al la nuna ĉina kalendaro.

 

    En la ideografiaĵoj estas troveblaj notoj pri suneklipso, luneklipso, steloj kaj verŝajne sunmakuloj, kiuj estas materialoj pri astronomio valoraj kaj la plej fruaj en la mondo. Kaj cetere en ili troviĝas ankaŭ notoj pri meteoroj, ĉasado kaj malsanoj.

 

    ELEGANTAJ BRONZAJ UJOJ

 

    La muldado de bronzaĵoj de Shang-dinastio estis la plej grava metiarta produktado kaj tute monopoligita de sklavposedantoj-aristokratoj. La metiarto de la bronzaĵoj havis sufiĉe altan nivelon. Tiam bronzo estis altvalora metalo, uzata ĉefe por produkti armilojn kaj vivbezonaĵojn, kiel ekzemple porceremoniajn ilojn, vinujojn kaj manĝilarojn. Inter multaj elegantaj bronzaj ujoj troviĝas la granda kvadrata kuirvazo Simuwu, 875 kilogramojn peza, kaj kun delikataj desegnoj gravuritaj. Ĝia formo estas simpla, sed la procedo de muldado estis komplika kaj plene enkorpigis la diligentecon kaj saĝecon de la sklavoj de Shang-dinastio.

 

    PEREO DE SHANG-DINASTIO

 

    Zhou, la lasta reĝo de Shang-dinastio, estis ekstreme diboĉema kaj kruelema. Ĉu tage aŭ nokte, li furioze amuzadis sin kaj drinkadis. Li eĉ ordonis gejunulojn kune ludi nudaj. Malŝparante sep jarojn, li konstruis la imponan palacaron Lutai en Zhaoge (nun Qixian-gubernio, Henan-provinco), kio vekis senĉesan plendon de la popolo, baraktanta en la mizera vivo.

 

    Por bremsi la publikan opinion kaj subpremi kontraŭstaron de la sklavoj, li praktikis diversspecajn kruelajn punojn. Unu el ili estis bruligi latunan kolonon ŝmiritan per oleo. Post kiam ĝi estis ardigita, li ordonis la punaton grimpi sur ĝin. Iuj korteganoj deadmonis lin fari tion, kaj pro tio ili mem estis buĉitaj kaj dishakitaj. Vizaĝe al tio iuj gravaj korteganoj povis nur forfuĝi.

 

    Tiam okcidente de Shang prosperiĝis tagon post tago Zhou-regno. Nemalmultaj regnoj, anstataŭ subiĝi al Shang, inkliniĝis al Zhou-regno kaj honoris la reĝon de Zhou kiel sian ĉefon.

 

    En 1027 a.K. la reĝo Wu de Zhou-regno gvidis 3 000 bravulojn kaj 45 000 kirasulojn, unuiginte 800 malgrandajn regnojn por militpuno kontraŭ la tirano de Shang-dinastio. Ĉi tiu sendis 170 000 soldatojn por batali kontraŭ la unuiĝintaj trupoj de la reĝo Wu en Muye (sude de la nuna Qixian-gubernio, Henan-provinco). En la fronto granda nombro da sklavoj-soldatoj de Shang-dinastio ribelis. Rimarkinte la ege malfavoran situacion, la tirano de Shang-dinastio sin bruligis ĉe Lutai, kio markis la pereon de Shang-dinastio, daŭrinta pli ol 600 jarojn.

 


Ideografiaĵoj gravuritaj sur bova skapolo
 
 


Granda kuirvazo Simuwu de Shang-dinastio
 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng